New Immissions/Updates:
boundless - educate - edutalab - empatico - es-ebooks - es16 - fr16 - fsfiles - hesperian - solidaria - wikipediaforschools
- wikipediaforschoolses - wikipediaforschoolsfr - wikipediaforschoolspt - worldmap -

See also: Liber Liber - Libro Parlato - Liber Musica  - Manuzio -  Liber Liber ISO Files - Alphabetical Order - Multivolume ZIP Complete Archive - PDF Files - OGG Music Files -

PROJECT GUTENBERG HTML: Volume I - Volume II - Volume III - Volume IV - Volume V - Volume VI - Volume VII - Volume VIII - Volume IX

Ascolta ""Volevo solo fare un audiolibro"" su Spreaker.
CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Magister Negi Magi - Vikipedio

Magister Negi Magi

El Vikipedio

Arto > Bildliteraturo > Mangao > Akamatsu Ken > Negima

Arto > Animacio > Animeo > Negima


Mahō Sensei Negima!,(魔法先生ネギま! ; lit. Negima, la Magiista Instruisto) estas mangaa kaj animea serioj de Akamatsu Ken. La mangao aperas en mangagazeto Shonen Magazine ekde 2003. Animestudio XEBEC (subeldonanto de Production I.G) aranĝis ĝin en animean serion.

Subtitolo. Magister Negi Magi (Magiisto Negi Magiista) ofte uzata por titolo de tradukaĵoj.


Enhavo

[redaktu] Resumo

10-jaraĝa knaba Kimra magiisto de Britio, Negi SPRINGFIELD finis studadon de magian lernejon, kaj akiris provizoran kvalifikon instrui. Kaj Negi estis sendata en Japanion kiel Anglalingva instruisto. La serio detalas komedion inter la knaba instruisto kaj 31 inaj lernantoj de lia klaso. La ĉefrilato kiun li evoluas estas kun unu studento KAGURAZAKA Asuka, kiu preskaŭ malamas lin de la komenciĝo. Krom tio, plejparto el la knabinoj estas tre amikecaj al li, ili trovas lin ĉarma knabo kaj evoluas rilatojn.

La verkanto metis iom seksajn eventojn t.n. "fanservice" (porleganta servo). En la komenciĝo, Asuna eksciis ke Negi estas Magiisto; kaj li uzis magion celante forigi la memoron de ŝi, sed malsukcese li forigis ŝian veston.

Ŝotakon, Cospley-Cafe (Kostumluda kafejo) ktp... originala verko enhavas iom Japanajn subkulturajn terminojn, kaj esprimojn preter memcenzuroj. Tradukistoj ĉiam havas demandon ĉu anstataŭigu aŭ ne.

Sur la gazeto la verkanto enketas, kiu persono havas popuralecon. La verkanto multefoje aperigas plipopularan personon.

La rakonto inkludas rimarikindajn bataleventojn krom amkomedion. Pro atakoj de fortegaj magiistoj, li batalas por savi siajn klasanojn. Negi celas iĝi magiisto kiel patro kiu estis fama magiisto. Ju pli li batalas kaj kreskigis sin, des pli li proksimiĝas al la patro.

[redaktu] Personaro

[redaktu] Instruistoj

  • Negi SPRINGFIELD ネギ・スプリングフィールド [- spring-FIld] Ĉefrolulo, Kimra magiisto de Britio, naskiĝis eble en 1993. Li diplomiĝis kiel kiel la plej eminenta studento, en Merdiana-Magilernejon. En januaro 2002, li prenis instruistecon de klaso 2-A de Takamichi, kaj instruas Anglan lingvon. Aprilo 2003 li restis en klaso 3-A kiun li havis antaŭjare. Li loĝas ĉe Asuna kaj Nodoka en pensiono. Li malŝatas baniĝi, eĉ post sporto li ne banas sin, pro tio iufoje Asuna perforte banas lin. Se ne-interesatoj de magio scius ke li estas magiisto, li estus sendota en Brition kaj transformota en mustelon. Al klasanoj li kaŝas ke li estas magiisto, sed ju la rakonto kuras des pli multaj klasanoj scias tion kaj estis implikitaj en magion. Li serĉas sian patron kiu estis "Magister Magi"(Majstro de Magiisto), kaj li celas iĝi respektinda magiisto kiel la patro. Li elstaras manipuli ventan spiriton, sed lia terno ventigas senintence. Li ekposedis Japanan lingvon nur 3 semajnojn kaj kungfuon nur 3 horojn.
  • TAKAHATA T. Takamichi 高畑 T. タカミチ [- takamiĉi] (meznomo T. estas nekonata) Instruisto de klaso 2-A, antaŭ Negi. Angllingva instruisto, Magiisto. Konsilisto de belarta klubo. Li batalis kun KONOE Eishun kaj Nagi en la magia milito. Dum li ne povas reciti magion, sed li estas forta batalartisto per duobleuzo de okcidenta kaj orienta magio. Li observas malbonajn knabojn, pro tio ili timas kaj vokas lin "Death Megane Takahata"(Okulvitrulo de Morto).
  • MINAMOTO Shizuna 源 しずな [- ŝizuna]Kosilisto de Negi. En la mangao ŝi estas Angllingva instruisto, en la animeo estas lerneja kuracisto.
  • KONOE Konoemon 近衛 近右衛門 Ĉefdirektoro de Mahora-Akademio. Li havas nepon Konoka kiu estas klasano de Negi.

[redaktu] Studentoj de Klaso 2-A/3-A

Klaso 3-A(estinte 2-A) de mezlernejo de Hahora-Akademio

La verkanto AKAMATSU intence havigis al ĉiuj interesajn proprajn historiojn, distingajn personecojn. Fakte, la klaso havas eĉ ne-homajn studentojn.

Klasanoj vokas 5 studentojn kiuj akiras plej malbonajn gradojn, "Baka Rangers" (Malsaĝula Kvinopo) : AYASE Yue, KAGURAZAKA Asuna, KU Fei, SASAKI Makie kaj NAGASE Kaede.

Studento-Numero estas laŭ Japanlingva alfabeto

  • N-ro 1: AISAKA Sayo (相坂 さよ) [- sajo], Malfeliĉa fantomo kiu mortis en 1940 ial, kaj katenita en la lernejo. Ĉiuj el klasanoj escepte de ASAKURA kaj Evangeline ne povas vidi ŝin. Ŝi timas mallumon kaj tranoktas en oportuna vendejo por eviti mallumon.
  • N-ro 2:AKASHI Yūna (明石 裕奈) [akaŝi jūna] ano de korbopilka klubo. Ŝi amas sian patron kiu estas profesoro de la Akademio.
  • N-ro 3:ASAKURA Kazumi (朝倉 和美) ano de raportista klubo. Ŝi vokas sin "paparaco", ĉiam havis fotilon por akiri internan novaĵon pli frue ol ĉiuj. Ŝi estis unu el unuaj knabinoj en la klaso kiuj eksciis sekreton de Negi, kion ŝi trovis en ekskurso en Kioto dum esploro kiu proklamis sian amon al Negi. Ŝi estas nun silentas pri la sekreto, kaj artifikas kun Kamo. Ŝi povas vidi Sayo kiun oni ne povas vidi, kaj Sayo kunhelpas al ŝi.
  • N-ro 4:AYASE Yue (綾瀬 夕映) [ajase jue] maldiligenta inteligentulo.Malgraŭ sia talento, ŝi malŝatas lernadon kaj estas kun plej malbona grado en la klaso. Ŝi estas membro de "Baka Rangers", la moknomo por la kvin plej malbonaj gradigitoj en la klaso(ŝi estas "Baka Black" kaj estas konsiderita kiel ĉefulo).Ŝi apartenas al la Esplorada Klubo de La Biblioteko kun Nodoka kaj Haruna(kiuj vokas ŝin "Juetĉi"), plue apartenas al studrondo pri filozofio kaj studrondo pri infanliteraturo. Ŝi estas plej fidela subtenanto de Nodoka, kaj kuraĝigas ŝin evolui rilaton kun Negi, sed poste ankaŭ ŝi trovis en sia koro intereson al Negi. Ŝi estas sagaca, ŝi eksciis sekreton de Negi dum ekskurso en Kioto post la atako kontraŭ Centralo de Kansaja Magia Asocio kvamkam ŝi ne rekte vidis lin uzi magion. Ŝia avo AYASE Taizo estis filozofo.Ŝi estas detalema pri ŝintoaj sanktejoj kaj budhismaj temploj. Ŝi aperas kun eksterordinaraj trinkaĵoj:verdtea kolao, eliksio (varo en rolludo).
  • N-ro 5:IZUMI Ako (和泉 亜子) prizorganto de futbala klubo kaj asistanto de lerneja sanitaristo. Ŝi havas cikatron de lumbo ĝis dorso. Ŝi estas amiko kun ASAHI Yuuna, OOKOUCHI Akira, SASAKI Makie.
  • N-ro 6:ŌKOUCHI Akira (大河内 アキラ) [Ōkōĉi -]bona naĝisto en la naĝada klubo. Ŝi estas sinĝena milda.
  • N-ro 7:KAKIZAKI Misa (柿崎 美砂) ano de klubo pri Cheerleading kaj klubo de koruso. Ŝi estas amiko kun Madoka kaj Sakurako. Ŝi amas aĉetadon kaj fablon pri fantomo, havas amaton kiun la klasanoj ne konas.
  • N-ro 8:KAGURAZAKA Asuna (神楽坂 明日菜) kolerema studento kaj ĉefa ĉefrolulino, havas similecon de NARUSEGAWA Naru de Love Hina. Ŝi ofte konfliktas kun personoj sepeciale Ayaka. Ŝi apartenas al belarta klubo kies konsilanto estas Instruisto TAKAHATA kiun Asuna absorbiĝis. Asuna estas fakte orfa, pro tio ŝi estas permesita vizitadi la lernejon de Ĉefdirektoro Konoemon, sed Asuna ankoraŭ penas pagi por sia lernado per ĵurnala liverado. Ŝi estas vokata "Baka Red" de la "Baka Rangers" la moknomo por la kvin plej malbonaj gradigitoj en la klaso. Asuna estis la unua klasano kiu eksciis sekreton de Negi kiam ŝi vidis lin kiu uzas magion por helpi falantan Nodoka el ŝtuparo. Rilato inter Negi kaj Asuna estis malbona en komenciĝo, sed poste pliboniĝis. Asuna estis la unua persono kun kiu Negi provizore kontraktis. Ŝia artefakto(armilo) estas harisen (papera batilo de japana komedisto) nomata "Ensis Exsorcizans"(kontraŭsorĉa glavo), malgraŭ ke ĝi ŝajnas senutila, sed per ĝi ŝi povas efike batali kontraŭ demonoj. La artifakto aperis kiel granda glavo kiam Negi estis danĝero. Ŝi havas imunecon kontraŭ magioj ekz. ŝtonigo. Asuna renkontiĝis kun Nagi, KONOE Eishun, kaj vojaĝis kun membroj de lia grupo. Sed ŝi ne povas rememori tion. Laŭŝajne, ŝi havas emon absorbiĝi mezaĝajn virojn.
  • N-ro 9:KASUGA Misora (春日 美空) apartenas al kurista klubo. Katolikisto. Ŝi estas ne konata pro manko de epizodoj pri ŝi.
  • N-ro 10:KARAKURI Chachamaru (絡繰 茶々丸) [- ĉaĉamaru] roboto kreita de HAKASE Satomi kaj CHAO Lingshen por Evangeline. Ŝi estas kreita per inĝenierscienco kaj magiscienco subtenita de Evangeline. Malgraŭ ke ŝiaj robotecaj partoj estas klare videblaj ekz. ŝiaj antenoj de orelo kiel kuniklo kaj ŝraŭboj, nur nemultaj klasanoj ŝajnas sciantaj, ĝis nun nur Kamo kaj Chisame komprenis sen indiko de aliaj. Negi kaj Asuna ne sciis ke ŝi estas roboto antaŭ ol Kamo indikis. Ŝi estas desegnita por magia kunbatalanto de Evangeline. Ŝi posedas batalarton, grandan pafilon kaj laserilon. Ŝi movas per magio kaj volvaĵo, Chachamaru kondukas plejtempe senemocie, ŝi movas laŭ kvantuma komputilo kaj arta inteligento, tamen ŝi pasigas plejparton de sia libera tempo zorgi civitulojn kaj vivaĵojn. Ŝi apartenas al kluboj de Japana teceremonio kaj Goo, sed nur ĉar Eva apartenas al ambaŭ kluboj. Ŝi ekhavis simpation por Negi kiam Negi ĉesigis sin ataki ŝin kiam ŝi estis sendefenda, kaj kaŝis sekreton de Negi antaŭ Eva, interesiĝis aranĝi la vestaĵon.
  • N-ro 11:KUGIMIYA Madoka(釘宮 円) [kugimija -], ŝi apartenas al klubo de Cheerleading kun KAKIZAKI kaj SHIINA. Gjuudon plaĉas al ŝi. Ŝi havas similecon de AOYAMA Motoko de Love Hina je malgranda haro.
  • N-ro 12:KU Fei (古 菲) [KŪ fej] studento el Ĉinio. Ŝi posedas kungfuon kaj ĉefano de studrondo pri ĉina batalarto. Ŝi estas "Baka Yellow", membro de "Baka Rangers" la moknomo por la kvin plej malbonaj gradigitoj. Ŝi diras ke ŝi ne havas sufiĉan tempon por studi ĉar ŝi pasigas plejparton de sia tempo por studi japanan lingvon, pro diferenco inter Ĉina kaj Japana uzo de Ĉina skribo (Kanĵio). Ŝi eksciis ke Negi estas magiisto en ekskurso en Kioto, poste ŝi instruis kungfuon al Negi.
  • N-ro 13:KONOE Konoka (近衛 木乃香) ĝentla kaj zorgema studento kiu loĝas kun Asuna kaj Negi. Ŝi apartenas al skribista klubo, aŭgurista klubo kaj la Esplorada Klubo de La Biblioteko. Ŝi estas nepino de Ĉefdirektoro de Mahora-Akademio, KONOE Konoemon. Ŝi posedas multon da magia potencialo dum ŝi ne sciis tion. Ŝi parolas en Kiota dialekto. Ŝia patro estas ĉefano de Kansaja Magia Asocio, KONOE Eishun kies edzino estas nepino de Konoemon en geedziĝo de oportuno por moligi kontraŭstato inter la Kansaja kaj Kanto(kie Mahora-Akademio estas lokita) Magia Asocio. Ŝi estas la kvara studento, kun kiu Negi provizore kontraktis kaj posedas magian povon kuraci vundojn. Ŝi havas fortan karecon por Setsuna.
  • N-ro 14:SAOTOME Haruna (早乙女 ハルナ) onidiro-disdiranto kaj kompanio de AYASE Yue kaj MIYAZAKI Nodoka kiuj estas klubano de la Esplorada Klubo de La Biblioteko. Ŝajne ŝi kuraĝigas Nodoka evolui la rilaton kun Negi ĉu Nodoka volas ŝian helpon aŭ ne. Ŝi ankaŭ apartenas al studrondo pri mangao, desegnas ĝin pseŭdonome "Pal".
  • N-ro 15:SAKURAZAKI Setsuna (桜咲 刹那) [- secuna], Kendoisto ekzercinta en la skolo de Kyoto-Shinmei (dia sonoro) kaj apartenas al la Kendoa klubo. Ŝi estas amiko de Konoka, kiel ŝia protektanto ekde kiam ili estis infanoj kaj vokas moknome reciproke amike "Setĉan" kaj "Kono-ĉan". Tamen, iale ŝi ekhavis emon rare komunikadi kun Konoka, ĉar ŝi kredis ke ŝi devas resti je "protektanto el la ombro" por tiel diri. Fakte ŝi havas grandajn blankajn flugilojn ĉar ŝi estas duonhomo, duonbirda demono kaj timis ke Konoka kaj ĉiuj malŝatus ŝin kontraŭ tio. Sed Negi, Asuna kaj Konoka senmove restis je ŝiaj geamikoj eĉ post ekscio kiu ŝi estas. La nur klasanoj kiuj scias ŝian sekreton estas Asuna, Konoka, Eva, Chachamaru kaj Negi kiu aprobis ke ŝi restu samklasano dum kaŝi la sekreton. Post la incidento en Kioto, ŝi eksenzorgis, eĉ kun Konoka. Ŝi estas la tria persono kun kiu Negi provizore kontraktis.
  • N-ro 16:SASAKI Makie (佐々木 まき絵) klubano de ritma gimnastiko. Ŝi havas fortan intereson al Negi kaj estas amiko kun AKASHI Yuna, IZUMI Ako, OKOCHI Akira kiuj estas ankaŭ en sportaj kluboj. Ŝi estas "Baka Pink", membro de la "Baka Ranger" la moknomo por la kvin plejmalbonaj gradigitoj, ŝi akiris la duan plejmalbonan gradon. Ŝi akiris (iale) la plejmultajn voĉojn en la unua kaj dua enketo kiu studento havas plej popularecon en la Klaso 3-A.
  • N-ro 17:SHIINA Sakurako (椎名 桜子) [ŜĪna -] unu el la tri klubanoj de Cheerleading en la klaso, kaj apartenas al klubo de kanada bastonludo. Ŝi ankaŭ havas intereson al Negi.
  • N-ro 18:TATSUMIYA Mana (龍宮 真名) [tacumija -], servisto de Ŝintoa Sanktejo Tatsumiya. Ŝi kromlaboras ekzorcadi kun Setsuna. Ŝi atakas demonojn per pafiloj Remington 700 kaj Desert Eagle kun kontraŭsorĉaj kugloj. Ŝi eksciis rekreton de Negi kiam ŝi, KU Fei, kaj Kaede helpis Negi, Asuna kaj Setcuna savi kaptitan Konoka en Kioto. Ŝi apartenas al ankaŭ biatlona klubo. :Antaŭ ol ŝi konatiĝis kun Negi, ŝi laboris helpi civitulojn en militejoj tutmonde kiel sekvanto de magiisto, ŝi portas "pactio card" kiu estas postrestaĵo de kontrakto kun la magiisto. Ŝi havas la duajn plejgrandajn brustojn en la klaso.
  • N-ro 19:CHAO Lingshen (超 鈴音) [ĉao linŝen] studento kiu akiras plej bonan gradon de la tuta grupo de samjaro. Riĉa Ĉino, ŝi apartenas al multaj studrondoj: pri kuirarto, ĉina batalarto, robotiko, tradicia ĉina medicino, bioteknologio, kvantuma mekaniko(en Mahora-Universitato). Laŭ ŝia sugesto, ŝi havas rilaton kun Negi per sango. Ŝi havas konflikto kun la administracio de la lernejo pro spionadi kaj provas malkovri la ekziston de magio.
  • N-ro 20:NAGASE Kaede (長瀬 楓) ĝentila, trankvila kaj alta knabino. Ŝi estas ninĵao de la skolo Koga, en sia libera tempo, ŝi ninĵa-ekzercas sin en la montoj, uzas armilaron de ninĵao(ekz. ŝurikeno), posedas true "magiajn" ninĵajn povojn(ekz. arto de la doppelgänger). Ŝi estas "Baka Blue", membro de "Bala Rangers", la moknomo de la kvin plejmalbonaj gradigitoj en la klaso. En danĝero, ŝi ĉiam helpas al Negi. Ŝi apartenas al promena klubo.
  • N-ro 21:NABA Chizuru (那波 千鶴) [- ĉizuru], ano de astronomia klubo, fama pro la plejgrandaj brustoj en la kluso. Ŝi havas similecon de OTOBIME Natsumi de Love Hina. Ŝi volontas en infanejo. Eĉ kvankam ŝi estas en eksterordinaraj malbonstatoj, ŝi povas sentime trakti problemojn. Ŝiaj samĉambranoj kun YUKIHIRO Ayaka, MURAKAMI Natsumi kaj poste INUGAMI Kotaro.
  • N-ro 22:NARUTAKI Fuka (鳴滝 風香) [- FŪka], pliaĝa de la ĝemelo Narutaki. Ŝi estas petolulo en la klaso. Ŝi apartenas al promena klubo. Ŝi, ŝia fratino kaj Sakurako estas bonaj amikoj.
  • N-ro 23:NARUTAKI Fumika (鳴滝 史伽) plijuna de la ĝemelo Narutaki. Ŝi apartenas la promena klubo. Ŝia hobio estas purigado, ŝi estas ano de la purigada komisiono. Ankaŭ Fumika estas petolulo, kaj kunlaboras al petolaĵo de Fuka.
  • N-ro 24:HAKASE Satomi (葉加瀬 聡美) robotika eksperto. Ŝi estas plejkara amiko de CHAO Lingshen, kaj kreis roboton Chachamaru kun ŝi. Ŝia moknomo estas "La Profesoro", ŝi ŝajnas freneza sciencisto, plejparto de ŝia vivado estas en eksperimentejo. Ŝi apartenas al studrondoj pri robotiko kaj antaŭenpuŝo de la Mahora-Universitato.
  • N-ro 25:HASEGAWA Chisame(長谷川 千雨) [hasegaŭa ĉisame], teknomaniulo de komputilo. Ŝi estas serioza en publiko, tamen en interreto ŝi iĝas S-rino Chiu, fama interreta idolo kiu vestas sin en cosplay kaj ciferecfotas ensorĉemajn kaj amorvekajn fotojn de si mem kaj alŝutas en sian retpaĝon. Ŝi havas similecon de NARUSEGAWA Naru de Love Hina vestinte de okulvitroj. La nur persono kiu scias pri ŝia kaŝata vivo estas Negi. En la animeo, ankaŭ ASAKURA Kazumi eksciis la kaŝatan vivon, kaj ĉantaĝis ŝin per foto de Cospley-ita Chisame.
  • N-ro 26:Evangeline Athanasia Katherine McDOWELL [evan-ĝelin atanasia kja-sarin makdaŭel], listita Evangeline A.K. McDOWELL (エヴァンジェリン・A・K・マクダウェル), alinome Eva. Kaŭkazano. Ŝi apartenas al kluboj pri Goo kaj Japana teceremonio. Ŝi estas konata kiel "akirinta vampiro":homo kiu akiris vampirecon per magio. Ŝi ŝajnas 10-jara knabino sed ŝi vivas aktuale pli ol centjarojn, estas fakte krima magiisto/vampiro, posedis fifamajn moknomojn "Dark Evangel" (Malluma Evangelio), "Doll Master"(Mastro de Pupoj) kaj "Maga Nosferatu"(Magiisto Senmorta) en magiistio. Ŝia antaŭhistorio estas ne klara, escepte de renkonto Evangeline kaj Nagi SPRINGFIELD. Ŝi estis savata unufoje de li, kaj (supoze ŝi ekhavis intereson al li) ŝi persekutis lin forkurantan, finfine ili atingis Japanion, li insidis ŝin. Uzante malbenon "Infernus Scholasticus" li enkaptis ŝin en terenon de Mahora-Akademio kaj limigis ŝiajn kapablojn. Ĉedirektoro Konoemon dungis ŝin kiel sekuretan gvantiston kiu informas al lin eventojn okazantajn en la lernejo. Kiel instruisto, ŝi drakone ekzercas magion al Negi. Ŝi loĝas ŝtipkabanon en la Akademio.
  • N-ro 27:MIYAZAKI Nodoka (宮崎 のどか) [mijazaki -] sinĝena libromaniulo. Membro de la Esplorada Klubo de La Biblioteko, komitatano de biblioteko, ĝenerala komitatano de biblioteko. Ŝi pasigas multetempon en la biblioteko, kaj oni moknomas ŝin "Hon'ja-ĉan" (libristo). Kiam Negi unuafoje venis la lernejon, ŝi ĉiam kaŝis okulojn kvazaŭ montri sian sinĝenecon. Tamen ŝia nuna hararanĝo ne kovras ŝian ĉarman vizaĝon. :Post kiam Negi savis ŝin falantan el ŝtuparo, ŝi ekhavis simpation por li. :Ŝi havas similecon de MAEHARA Shinobu de Love Hina. Nodoka estas la dua studento kun kiu Negi provizore kontraktis. Ŝa magia artefakto estas "Diarium Ejus"(Taglibro de Tiu), kiu montras la penson de ĉiu persono kiun ŝi vokas la nomon, kaj ŝi savis Negi kaj kompanion iom fojojn.
  • N-ro 28:MURAKAMI Natsumi (村上 夏美) [- nacumi] aktorino de la teatra klubo. Ŝi havas malplialtecan komplekson je la lentugo kaj sendisciplina haro. Ŝi vokas sin "ordinara mezlerneja studento" en la klaso kiu posedas multon da maturaj kaj troĉarmaj knabinoj.
  • N-ro 29:YUKIHIRO Ayaka (雪広 あやか) [jukihiro ajaka] riĉa kaj altkapa reprezentanto de la klaso. Ŝi penas teni la klason por Negi kiu estas sensperta trakti grandan grupon. Ŝi kaj Asuna ŝajne malamas reciproke, du ofte batalas, sed fakte ili simple havas tre stranga amikecon kion ili ne vole konfirmas. Ŝi freneze amas Negi, kaj Asuna vokas ŝin "Ŝotakon"(amanto de nematuraj knaboj), tamen ŝi restas pozicion kio ŝi nur interesiĝis pri Negi pro li "bezonas patrinan figuron". (ŝia plijuna frato mortis ĉe nasko, tio eble klarigas ŝian obsedon al Negi) Ŝi apartenas kluboj pri kado kaj rajdarto, ŝia samĉambrano estas NABA Chizuru kaj MURAKAMI Natsumi.
  • N-ro 30:YOTSUBA Satsuki (四葉 五月) [jocuba sacuki], ŝi ĝojas kuirarti kaj estas lerneja tagmanĝa oficisto, apartenas al la kuirarta studrondo. Ŝi kurigas butiketon de manĵuo kun CHAO.
  • N-ro 31:Zazi RAINYDAY (ザジー・レイニーデイ)[zaZI rejNI-dej] mistera studento. Oni ne konas ŝin ĉar ŝi rare diras. Ŝi aparteas al cirkartoj "Nightmare Circus" de la Akademio. Ŝi havas brunan haŭton, kaj klaŭno-pentras sin. Ŝi estas ĉiam kun sia hejmbesta birdo.

[redaktu] Aliaj Personoj

  • Nagi SPRINGFIELD (ナギ・スプリングフィールド) [- spring-FIld], legenda magiisto fama kiel "The Thousand Master"(La Mil Majstro). Li estas patro de Negi (kaj eble de Nekane). Lia titolo eble devenas pro li posedus mil magiojn. Sed kiam li batalis kontraŭ Evangeline, li konfesis ke li posedas nur 5 aŭ 6 magiojn kaj retiriĝis el magian lernejon je duono de kurso. Li kaj liaj amikoj batalis en Magia Milito kiam li estis 15-jara, li lasis legendan historion en magiistio kaj akiris la titolon. Li malaperis en 1993, la samjaro kiam Negi naskiĝis. Oni kredas ke li mortis la jaron, sed en 1997 Negi vidis lin.
  • Albert CHAMOMILE (アルベール・カモミール [alBEr(u) kamoMIjl(u)]; alinome Kamo), mustela koboldo. subvesto-ŝtelisto. Negi helpis lin el kaptilo kiam li estis 5-jara. De tiam, Kamo iras kun Negi kiam ajn li estas en problemo. Li estis konsiderite sendata al Negi de sia fratino Nekake, tamen fakte Kamo forkuris ĝis Negi pro kontraŭleĝo: li ŝtelis knabinajn subvestojn (pli ol 2000), ĉar aŭtoritatulo ne povas aresti lin se li estus sekvanto de magiisto. Kamo zorgas por Negi, sed ofte okazigas problemojn.
  • Anya (アーニャ) [Ānja], estas ununura nomokonata studento kiu diplomiĝis kun Negi. Ŝi kaj Negi estas geamikoj de kiam ili estis infanoj, Anya helpis al Negi studi en Japanion. Ŝi nuntempe laboras kiel aŭguristo en Londono.
  • Nekane SPRINGFIELD (ネカネ・スプリングフィールド) [- spring-FIld] Knabino kiun Negi vokas "franjo". Ŝi prenas rolon de patrino en lia vivo. Konsidere ŝi estas parenco de Negi, sed detala rilato estas ankoraŭ malklara. Supoze en 1997, kiam demonoj atakis la vilaĝon kie ŝi kaj Negi loĝis, ŝi estis ŝtonigita penante por protekti Negi kontraŭ atako de demonoj, sed estis savata de Nagi. Poste ŝi kaj Negi loĝis en magiista urbo en montejo en Kimrio.
  • INUGAMI Kotaro (犬上 小太郎) [- kotarō], duon-lupa knabo, havas lupajn orelojn kaj voston, posedas povon voki hundajn spiritojn. Li estas spertulo de batalo kaj preferas batalon per mano ol magio pro sia simpla karaktero. Li estis dungita de AMAGASAKI Chigusa, kaj sub ordono de ŝi li batalis kontraŭ Negi. Li malrespektis Negi per voki lin malfortulo, ĉar li konsideris ke Okcidentaj magiistoj lasas fizikan(permana) atakon al fronta batalanto. Li retiris sian diron kiam Negi subpremis lin uzante amabaŭ magio kaj permana batalo. Li poste transformis sin en lupon, pli fortan korpon, sed Negi venkis lin dank'al helpo de Nodoka kaj ŝia magia taglibro. Kotaro kaj Negi batalis kiam Negi provis savi Konoka, sed Kaede intervenis kaj estis venkata de ŝi. Poste li estis malliberigita de Kansaja Magia Asocio, sed li eskapis por averti Negi al danĝero. Li nun loĝas kun Ayana, Chizuru kaj Natsumi, eniĝis en elementan lernejon de Mahora-Akademio. Li konsideras Negi bona rivalo.
  • KONOE Eishun 近衛 詠春 [- ejŝ(u)n], estas patro de Konoka kaj la estro de la Kansaja Magia Asocio. Antaŭ nasko de Konoka, la Kansaja kaj la Kanto-a Magia Asocio havas konflikton ĉar Kansajaj magiistoj malaprobis ke Kanto-aj magiistoj respektas okcidentan magion anstataŭ tradician orientan. Celante faciligi la konflikton, Ĉefdirektoro de Mahora-Akademio Konoemon kiu estas ankaŭ la estro de Kanto-a Magia Asocio, aranĝis geedziĝon inter Eishun kaj lia filino. La malamikeco finiĝis, sed malplimulto ankoraŭ malŝatas Kanto-ajn kaj/aŭ okcidentajn magiistojn.(ekz. AMAGASAKI Chigusa).Ekde nasko de Konoka, li neniam diris ke ŝi estas magiisto ĉar li volis ke Konoka havus normalan vivon ekstere de magio. Tamen, ĉar ŝi heredis sangon kaj nekredeblan magipovon kiun malbonuloj volos uzi por malbonoj. Kaj Eishun sendis ŝin por studi en Mahora-Akademio kun Setsuna kiel ŝia gardisto, kaj lia bopatro povis protekti ŝin kontraŭ danĝero ke fimagiistoj provas forkapti ŝin. Eishun batalis en la Magia Milito(supoze ĉ. 1980-aj) kun Nagi(patro de Negi), Takamichi, Albireo (Sanders), Gato kaj aliaj kunbatalantoj de Nagi.
  • AMAGASAKI Chigusa 天ヶ崎 千草 [- ĉigusa] (nomo devenas el eksasistanto de Akamatsu Ken,). Yin-yang magiisto de Kansaja Magia Asocio. Ŝi perdis siajn gepatrojn en la Magia Milito, kaj pro tio malamas okcidentajn magiistojn. Ŝi planis ke ŝi forkaptos Konoka turismantan en Kioto por malbonuzi ŝian magipovon.
  • Tsukuyomi 月詠 [cukujomi] glavisto de skolo Kyoto-Shimmei. Kun AMAGASAKI Chigusa, ŝi batalas kontraŭ grupo de Negi. Ŝi batalas per du glavojn vestante iom efekteman robon (Gothic Lolita). Sen okulvitro, ŝi ne povas moviĝi.
  • Fate AVERRUNCUS フェイト・アーウェルンクス [fejt Āŭerunkus] Li ŝajnas knabo tiel aĝa kiel Negi. Sub ordono de AMAGASAKI Chigusa, li atakis centron de Kansaja Magia Asocio kaj turmentis Negi kaj liajn kunulojn per ŝtoniga magio.

[redaktu] Magio en Negima

[redaktu] Okcidenta Magio kontraŭ Orienta Magio

En la verko, ĝenerale Eŭropanaj Magiistoj uzas Okcidentan Magion(recitante en la LatinoAntikva Greka), dum Azianaj Magiistoj uzas Orientan Magion(recitante en Sanskrito aŭ Solena Ŝintoa preĝo, t.n.Norito ). Troviĝas iom konsiderindaj diferencoj inter la skoloj de la Okcidenta Magio kaj la skoloj de la Orienta Magio. La Okcidentaj Magiistoj emas grupigi sin. La magiisto rolas magion dum sekvanto rolas subtenon protektante la magiiston. En tiu ĉi maniero, la magiisto penas koncentrigi multon da magioj por subteni sekvanton per ekz. magia barilo, kuraco, diveno kaj duobligo de povo, aŭ rolante nur-atakanto ĵetas eksterordinare fortegan atakon kontraŭ malamikoj dum sekvanto protektas la magiiston. "Magiista Glavisto" kiu rolas ambaŭ magion kaj sturmon, batalas antaŭigante sin kun sekvanto.

Aliflanke, la Skolo de Orientaj Magiistoj ankaŭ emas grupigi sin. Demonoj aŭ glavistoj protektas la magiistojn. Tamen, laŭŝajne ili batalas ne en solida kunbatalo kiel Okcidentaj Magiistoj.

[redaktu] Eksteraj Ligoj

•  http://www.konami.jp/gs/game/negima


Static Wikipedia (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu