Malgranda cigno
El Vikipedio
?Malgranda cigno Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Cygnus columbianus (Ord, 1815) |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
C. c. bewickii |
Malgranda cigno (Cygnus bewickii) estas birdo el la anasedoj kun grando de ĉ. 120 cm. Ĝia korpo estas pli malgranda ol tiu de la muta cigno kaj kantocigno. La tuta aspekto memorigas al la kantocigno, de kiu diferenciĝas – krom la grando – en la sekvaj: la malgranda cigno havas pli mallongan bekon kaj sur tiu la flava makulo finiĝas ronde; la kapo estas pli ronda, la voĉo estas pli mallaŭta.
La junbirdoj similas al junbirdoj de la kantocigno, sed pli malgrandaj.
Ĝia vivloko kaj konduto similas al tiu de la kantocigno. La flugbato estas sensona.