Kantocigno
El Vikipedio
?Kantocigno Konserva statuso: Malplej zorgiga[1] |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Cygnus cygnus (Linnaeus, 1758) |
La kantocigno (Cygnus cygnus) estas birdo el la anasedoj kun grando de ĉ. 150 cm. Ĝia plumaro estas pure blanka, la bekopinto estas nigra, la bekobazo citronflava. Ĝi haltas la kolon rekte, etendante. ĝi ofte eligas voĉon similan al ĉaskorno. Tiuj listigitaj karakterizaĵoj bone distingas de la muta cigno.
La kantocigno estas pli granda ol la malgranda cigno, ĝi havas pli longan, platan kapon, alian voĉon ol tiuj de la malgranda cigno.
La junbirdoj estas grizbrunaj, pli grizaj ol idoj de la muta cigno.
Ili flugas - krom la kovada periodo - grupe, en oblikva aŭ V-formo.
Ĝi vivas apud akvoj.