Marcha Real
El Vikipedio
La oficiala hispana nacia himno estas la "Reĝa Marŝo". Ĝi ne havas oficialan tekston, kaj ne estas kantata. Oni faris diversajn provojn doni al ĝi tekston, kaj tia ekzistis neoficiale dum la diktaturo de Francisco Franco (1939-1975), verkita de la aŭtoro José María Pemán.
Antaŭe, la oficiala himno de la respubliko de Hispanio estis "El himno de Riego" (1931-1936(39)).
Aŭtonomaj komunumoj de Hispanio havas ĝenerale siajn proprajn oficialajn himnojn. Ekzemple, "Els Segadors" en Katalunio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.himnonacional.org/himnonacional7.mp3 Marcha Real en formato MP3
- http://www.himnonacional.org Retejo pri la himno
- http://www.lengua-translations.de/anthems/spain.mid