Mezina
El Vikipedio
Mezina estas vilaĝo troviĝanta en regiono de Nízký Jeseník, proksimume 4 km sude de urbo Bruntál. Mezina estas malpli granda vilaĝo kun proksimume 260 loĝantoj. Dank' al sia situo - proksime de urbo Bruntál kaj valbaraĵo Slezská Harta - dank' al varia naturo kaj la propra karaktero de la vilaĝo perspektivon de plua evoluo.
[redaktu] Historio
Vilaĝo Mezina estis fondita en la jaro 1258 sur limoj de Moravio kaj la hodiaŭa ĉeĥa, foje aŭstria Silezio, dum regado de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. La reĝa victenanto, olomouca episkopo, sakso Bruno el Schauenburg, lasis krom aliaj fondi ankaŭ Mezinon kaj evidente jam duafoje. La devenaj kolonistoj priregis minadon kaj prilaboradon de mineraloj, fero, oro kaj arĝento. La sorto de Mezina estis ĉiam kunigita kun urbo Bruntál, plurfoje la vilaĝo estis ankaŭ ties parto. La favora situo de la vilaĝo rilate al Bruntál signifis ankaŭ relativan sekurecon de la loĝantoj kaj eblecon de prospero de la vilaĝo. En la vilaĝo estiĝis en 1830 fabriko por metala varo kaj maŝinfabriko, en 1831 paperfabriko, en 1851 ŝpinejo de lino kaj en 1888 produktejo de brodaĵoj, virinaj vestoj kaj antaŭtukoj.
En 1974 estis sur la teritorio de la vilaĝo proklamita konstrua ĉesigo. La konstruado ena vilaĝo estis renovigita en la jaro 1985 nur en konekso kun elloĝigado de vilaĝoj en inundiga regiono de akva valbaraĵo Slezská Harta.