Světlá Hora
El Vikipedio
Světlá Hora (legu Svjetla Hora, ĉeĥa traduko Hela Monto) estas vilaĝo situanta en distrikto Bruntál. Nuntempe la vilaĝo havas ĉirkaŭ 1500 loĝantojn. En malnovaj dokumentoj ĝi estas nomata Lichtewerden, pli poste ankaŭ Lichtward.
La estiĝo de Světlá datiĝas al la jaro 1267, kiam germana nobelo Henriko el Waldov fondis en arbara spaco novan vilaĝeton kaj li nomis ĝin Lichtewerde. Klarigon de tiu ĉi nomo ni trovas en popola etimologio, skribe dokumentita en la 20-a jarcento, laŭ kiu la menciita vilaĝo estis konstruota sur hela loko meze de arbara pejzaĝo. Vilaĝo Světlá Hora estiĝis en la jaro 1960 per kunigo de du historiaj lokoj - supra urbo Andělská Hora, fondita ĉirkaŭ la jaro 1540 kaj vilaĝo Světlá (ĝis la jaro 1946 Lichtward). Post rea memstariĝo de Andělská Hora la iama vilaĝo lasis la nomon Světlá Hora pro la kaŭzo kun kunigo kun vilaĝoj Dětřichovice, Suchá Rudná, Stará Voda kaj Podlesí.