Milotice nad Opavou
El Vikipedio
Milotice nad Opavou [milotice nad opavoŭ] (germane Milkendorf) estas submontara vilaĝo en distrikto Bruntál, Ĉeĥio.
[redaktu] Historio
La unua mencio pri propra Milotice kun apuda parto Jelení, hodiaŭ loka parto de Milotice, estas el la jaro 1288, kiam ĝi apartenis al urbo Horní Benešov. En 1377, kiam estis dividita Opava princlando, ambaŭ vilaĝoj falis al krnova parto. Jam ekde la jaro 1453 Milotice estis indikata kiel dezerta, Jelení estis neniigita nur de hungaraj soldatoj de Matiaŝo Korvino dum ilia militmarŝo en Silezion en 1474. Milotice-n akiris komence de la 15-a jarcento posedanto de Lichnov, kaj jam en 1508 li renovigis ĝin. Post malvalidigo de sinjorujoj kaj superulara administrado en duono de la 19-a jarcento Milotice kaj Jelení estis enmembrigitaj en distrikton Bruntál, en 1959 ambaŭ vilaĝoj estis kunigitaj.