Slezské Pavlovice
El Vikipedio
Slezské Pavlovice (Silezia Pavlovice) estas vilaĝo troviĝanta en la plej malantaŭa angulo de terlango de Osoblaha. Katastro de la vilaĝo situas sur la maldekstra bordo de rivero Prudnik kaj ĝi estas la plej norda teritorio de distrikto Bruntál. La teritorio estas el tri flankoj ĉirkaŭita de Pollando kaj el la kvara flanko ni povas veni al Osoblaha. La vilaĝo troviĝas en mezproksima supermara alteco 200 m kaj vivas ĉi tie proksimume 180 loĝantoj.
En la katastro de la vilaĝo estis trovitaj rompitaĵoj de ujoj devenantaj el pli malfrua bronzepoko. Pli poste estis trovitaj rompitaĵoj de ujoj kun ondeto, devenanta el la 10-a jarcento. La trovitaĵo estas pruvo de slava agrikultura vilaĝo de tiu tempo. La unua skribmencio devenas el la 13-a jarcento, pli precize el la jaro 1267. Kastelo tie estis konstruita en la 16-a jarcento. En la tempo de luterana movado la vilaĝo alkliniĝis al reformado kaj ĝi rezistis al rekatoligo ĝis la jaro 1674. Kelkaj luteranoj preferis ellandiĝon antaŭ cedo en la konfesio.
Sur la teritorio de la vilaĝo estas dokumentita prehistoria loĝigo, feŭdo de olomoucaj episkopoj estas menciata sub nomo Německé Pavlovice (Germana Pavlovice) jam en la jaro 1267. Sur loko de mezepoka burgaro Supidoj el Füllstein konstruis renesancan kastelon. En 1776 Jan Mattencloid alikonstruis la kastelon en malfrue barokan stilon. Unuetaĝa objekto estis renovigita en 1961.
Sur la plej alta loko de la teritorio (257 m) estas rekte sur ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando kaj staras ĉi tie Sveda kolono, rememoriganta la tridekjaran militon kaj invadon de svedoj.
Sude de Slezské Pavlovice estiĝis negranda vilaĝo Závsí.