New Immissions/Updates:
boundless - educate - edutalab - empatico - es-ebooks - es16 - fr16 - fsfiles - hesperian - solidaria - wikipediaforschools
- wikipediaforschoolses - wikipediaforschoolsfr - wikipediaforschoolspt - worldmap -

See also: Liber Liber - Libro Parlato - Liber Musica  - Manuzio -  Liber Liber ISO Files - Alphabetical Order - Multivolume ZIP Complete Archive - PDF Files - OGG Music Files -

PROJECT GUTENBERG HTML: Volume I - Volume II - Volume III - Volume IV - Volume V - Volume VI - Volume VII - Volume VIII - Volume IX

Ascolta ""Volevo solo fare un audiolibro"" su Spreaker.
CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Monaĥejo Werden - Vikipedio

Monaĥejo Werden

El Vikipedio

La monaĥejo Werden estis Benediktana monaĥejo en Werden ĉe Ruhr, hodiaŭ Essen-Werden. Werden estis ekde ĉ. 800 rekte regnosubmetita princlando (tiel ankaŭ regnoabatejo. Ĝi apartenis al la [[Malaltrejn-Vestfala regnodistrikto. en 1803 la monaĥejo estis malfondata, la urbo venis al Prusio. En 1929 la subdistrikto Essen estis dissolvata kaj Werden estis enkomunumigata al Essen. Ekde 1945 en la iama monaĥejodomo estas la ĉefrezidejo de la Folkwang-altlernejo por muziko, teatro kaj baleto.

Post la sekularigo la abata preĝejo estis uzata kiel paroka preĝejo, 1993 ĝi estis levata kiel papa Basilica minor.

monaĥejo Werden, ĉefdomo de la iama abatejo
monaĥejo Werden, ĉefdomo de la iama abatejo

Enhavo

[redaktu] Historio

[redaktu] La fondado de la monaĥejo

bronza skulptaĵo (moderna) en la kripto
bronza skulptaĵo (moderna) en la kripto

La komenciĝoj de Werden troviĝas en la tempo de la turniĝo de la 8a ĝis 9a jarcento kaj estas nedisigeble ligata kun la persono de la sanktulo kaj misiisto Ludgero (* ĉ. 742; † 809). Kiel siaj antaŭuloj Winfried Bonifatius kaj Gregor de Utrecht la 742 en okcidenta Frislando naskita Ludgero aktivis unue en Frislando, tiam post la konkero de Saksonio]] fare de Karlo la granda en Vestfalio ekde Monastero. Komence de la jaro 796, se oni sekvas la dokumenta tradicio, do antaŭ 1200 jaroj, la Friso Ludgero, unua episkopo de Monastero, aperis ĉe la malsupra Ruhr, kie li post ampleksaj akiradoj de lando per donacoj, aĉetoj aŭ interŝanĝoj povis fondi sur sia heredbieno 799 monaĥejon: la monaĥejo Werden.

La loko troviĝas sur la maldekstra bordo de la rivero Ruhr sur plilarĝiĝinta, seninunda valofundo, kiu transiras al flankovalo trafluata de riveretoj (i.a. Klemensborn. Ĝi situas tiel ĉe transirloko de la ĉi tie nordsuden fluanta rivero. Suden kaj orienten la ĉirkaŭa Malaltberga monteta tereno plialtiĝas ĝis 140 metroj super NN. Tralasejoj permesas ĉi tie la alligon de Werden al la mezepoka stratsistemo de la Kolonja strato (nord-sud-konekto), dume la Ruhr-transiro alligis la lokon kun la Hellweg (konekto okcident-orienten).

[redaktu] La Ludgerida propra monaĥejo

t.n. Ludgeropokalo en la trezorejo, 9a/10 jc.
t.n. Ludgeropokalo en la trezorejo, 9a/10 jc.

La direktado de la tiel fondita propra monaĥejo de Werden konvenis al la Ludgera familio, komence ĝis sia morto en (809) al la sanktulo mem, tiam al sia frato Hildigrimo la 1a (809-827) kaj al la Ludgeridoj Gerfrido (827-839), Tiatgrimo (840?), Altfrido (840-849) kaj Hildigrimo la 2a (853/864-886). Per la Ludgeridoj Werden estis ligita en persona unio kun la episkopejoj de Monastero (ĝis 849) resp. Halberstadt (ĝis 886); ankaŭ la kuniro de Werden kaj Helmstedt povus okazi tiutempe. La Bertoldaj tumultoj postmeze de la 9a jarcento enkondukis tiam la finon de la propra monaĥejo laŭ Ludgerida modelo. Kun Hildigrimo la 2a 853/864 ja refoje Ludgerido iĝis abato de Werden, tamen dum sia oficdaŭro la orientfranka reĝo Ludoviko la pli juna (876-882) koncedis la privilegion pri reĝa protekto, imuneco kaj libera elekto de abato; unuafoje la monaĥoj elektis abaton post la morto de Hildigrim la 2a (886). Komenciĝis la epoko de la elektabatoj de Werden.

[redaktu] La monaĥejo kaj la reĝoj

Ekde la 10a ĝis la 12-a jarcento la monaĥejo travivis favoran evoluon. La (parte falsataj) privilegioj de la germanaj reĝoj kaj imperiestroj el Otida, Salia (Konradida) kaj fru-Ŝtaŭfida tempo fortigas la ligojn inter la monaĥejo kaj la regantoj, sub ties protekto troviĝis nun la regna monaĥejo Werden. La materia bazo de la monaĥejo estis konsiderinda, kiel legeblas en la jam ekde frua tempo ekzistaj registroj de la terregado de Werden kaj laŭ la posedaĵo en la proksimeco (Werden, Friemersheim), en Vestfalio, Orientsaksonio (Helmstedt) kaj Frislando, tamen ĝi devas esti stagnanta dum la 11-a jarcento, kiel dedukteblas el la administra dispono de la abatoj Geroldo (1031-1050) kaj Gero (1050-1063). Al tiu konformis eble ankaŭ la pli modesta kaj severa vivstilo, kiun montras la benediktana monaĥejo tiutempe kaj ĝis en la 12-a jarcento. Kun abato Vilhelmo la 1a (1151-1160), sub kiu estis farataj la lastaj partoj de la t.n. granda privilegilibro de Werden, tiu interna florepoko atingis sian finon, malgraŭ tio, ke la sekvaj abatoj eksteren pli engaĝis en la imperiestra politiko kaj sciis intensigi siajn rilatojn al la papeco. Ekz. abato Adolfo la 1a (1160-1173) partoprenis la militiron de Frederiko la 1a (Barbarossa). Abato Heriberto la 2-a (1197-1226) grave rolis dum la Velfa-Ŝtaŭfa tronkonflikto kaj profitis el ĝi: li ricevis privilegiojn de la reĝo Oto la 4-a (1198-1215/1218) kaj en dokumento de la Germana reĝo Henriko la 7-a (1220-1235) li estas nomita kiel princo, indiko pri la rekta regnosubmetiteco de Werden kaj pri la plej malfrue komence de la 13a jarcento malgranda reglando inter Kettwig kaj Heisingen, Essen-Bredeney kaj Essen-Heidhausen formiĝanta el posedaĵoj kaj privilegioj de la abato.

[redaktu] La malfrua mezepoko

Al la elformado kaj konservado de tiu ĉi teritorio la interesoj de la monaĥejo estis subordigataj. Tiel en la 13-a kaj 14-a jarcento ekkoneblas, ke (ankaŭ el ekstere ekpuŝataj) reformoj per la abato kaj la nun pli kaj pli forte elstara konvento ne okazis kaj reguligoj ene de la monaĥejo en la plej bonaj okazoj rilatis al ekonomiaj demandoj (prebendo, ŝuldamortizo) kaj demandoj pri la potencdispartigo (rajtoj de la konvento, enoficigoj, elektokapitulacioj de la abato). La monaĥa vivmaniero cedis favore al pli kaj pli kanonika - en la 14-a jarcento oni parolis pri la abatejo Werden kaj ties kanonikoj -, dum kiam la nombro de la "monaĥoj", kiuj plej malfrue ekde la 13-a jarcento originis nur el pranobelaj gentoj pli kaj pli degelis. La 15-a jarcento do vidis la disfalon de la ĝisnuna ordo. Malsukcesaj reformprovoj, oficokumulado, fordono de administraj taskoj al laikoj, okazigo de diservoj fare de nemonaĥaj pastroj samkiel kreskaj ŝuldoj ĉe samtempa perdo de havaĵoj kaj enspezoj finfine kondukis al reformo de la monaĥejo per la Bursfeld-a kongregacio en la jaro 1474, malgraŭ de la rezisto de la abato kaj de la du lastaj restintaj konventanoj. Kiel administranto la Kolonja abato Adamo Meyer (1474-1477) transprenis la taskon, restabiligi la aferojn de la abatejo Werden post longa tempo de la kadukiĝo. Ĝisfine de la 15-a jarcento la fundamentoj por la pluekzistado de la abatio en la frua novepoko ĉiukaze estis metitaj sub la abatoj Ditriĥo Hagedorn (1477-1484) kaj Antonio Grimholt (1484-1517).

[redaktu] La frua novepoko

Ludgerobaziliko en Werden
Ludgerobaziliko en Werden

Ankaŭ ekde la 16a ĝis la 18a jarcento la historio de la monaĥejo Werden pasis tute ne trankvila. Abato kaj la monaĥaro ja plue defendis sian etan teritorion kontraŭ Werden kaj la monaĥejovokto, ankaŭ tenis sian ampleksan posedaĵon en Nordgermanio, tamen la avancado de la reformacio ekde 1550 kaŭzis tumulton, same la transpreno de la vokteco pri la katolika monaĥejo Werden fare de la protestanta princelektisto Ernesto deBrandenburg (1609). Dum la Tridekjara Milito (1618-1648) la monaĥa komunumo povis defendi sin sub la abato kaj „imperiestra ĝeneral-milita komisario“ Hugo Preutaeus (1614-1646), ekde la 2a duono de la 17a jarcento interaranĝis sin la Prusa vokto kaj la katolika abato. Barokaj monaĥaj novkonstruajoj, drapofarado kaj karbominado stampas la ekonomian evoluon de Werden dum la 18a jarcento, ekz. sub la abatoj Celestino de Geismar (1706-1718), Benedikto de Geismar (1728-1757) aŭ Anselmo Sonius (1757-1774). Tiam la abatejo estis sekularigata en la jaroj 1802/1803. Ĝi iĝis definitive - post la interludo de la Franca grandduklando Berg (1808-1815) - Prusa (1815/1816).

[redaktu] La teritorio de la monaĥejo

Kun la sekularigo ankaŭ la teritorio de Werden venis al Prusio. Tie ĉi la (malfru)-mezepoka abato praktikis sian ofte disputatan suverenecon. Tiun ĉi minacis kaj limigis la potencaj najbaroj de la abatoj de Werden. Precipe per la rimedo de la eklezia vokteco la grafoj de Altena aŭ tiuj de la Mark provis akiri influon sur la aferoj de Werden, sed trafis je tio en la 13-a jarcento sur la decida rezisto de la Kolonjaj arkiepiskopoj. La konfliktoj pri la nova Isenburg meze de la 13-a jarcento estis ekzemplaj por tio. Werden jam estis bufroŝtato inter la du potencblokoj. Per la batalo de Worringen (1288) kaj la malvenko de la Kolonja arkiepiskopo Sigfrido de Westerburg sendube ŝanĝiĝis la potencrilatoj. La abatejo nun sincere serĉis la apogon de la grafoj de la Mark kaj ties voktoj. La ekonomia kadukiĝo de la abatejo plifortigis sekvatempe la influon de la Mark-anoj en la teritorio de Werden. Tio laste sed ne balaste iĝis rimarkebla en la rilato de vokto kaj abato al la formiĝanta urbo Werden.

[redaktu] Urbario de la monaĥejo

la urbario de la monaĥejo de ĉ. um 900 estas unu el la plej gravaj frumezepokaj monaĥejaj urbarioj de Germanio (krom ekz.la urbario de Prüm), ĉar ĝi estas unu el la malmultaj (ekz. la urbario deFreckenhorst, la urbario de Essen), kiu krom la latina ankaŭ uzas la Malnovgermanan (Malnovsaksonan). En tiu urbario multaj lokoj estas unuafoje menciitaj kaj hodiaŭ povas atentigi pri pli ol 1000-jara historio.

[redaktu] La urbo Werden

pordegodomo de la eksa abatejo, eniro al la korto
pordegodomo de la eksa abatejo, eniro al la korto

La komenciĝoj de la urbo Werden ja trovgixas en la mallumo, tamen supozeblas, ke jam baldaŭ apud la monaĥejo, kiu ja estis ekonomia faktoro por sia ĉirkaŭaĵo, establiĝis malgrandeta setlejo kun foirejo, komercistoj kaj metiistoj. Dum la unuaj jaroj (ĉ.800) la monaĥejo povus esti prizorgante sin per agrikultura superproduktado: monaĥoj kaj konstrumetiistoj ĉe la monaĥejaj preĝejo kaj konstruaĵoj devis esti prizorgataj. La memzorgado de la monaĥejo povis funkcii nur jarojn poste. En la 12-a jarcento dokumentas disaj fontindikoj – i.a. la markado de la setlejo kiel civito kaj la nomado de (urbo?-) muro – la evoluon al urbo. En 1256 – verŝajne post la elŝaltado de la urbovokto dependa de la abato (1240) – grafo Oto de Altena (Vestfalio) (1249-1262) privilegiis la civitanoj de Werden, por tiuj li eksplicite enmetis sin kiel defendanto del ilia liberteco (kontraŭ la abato). Male la interkonsento "pri la fondado kaj fortikado de la urbo" (t.n. urbofonda dokumento de la 22a de julio 1317) inter la grafo Engelbert II. de la Mark (1308-1328) kaj la abato de Werden Vilhelmo la 2-a (1310-1330) estis kompromiso, kiu garantiis al la abato kiel urba kaj landa reganto gravajn privilegiojn en la urbo (monfarado, dogano, rajtoj ĉe la akcepto de judoj kaj monpruntedonantoj). Abato kaj abatejo tamen sekvatempe estis pli kaj pli elpelataj el la urbo. La plej malnovan urboprivilegion (de la 25a de movembro 1371) ediktis la vokto Engelbert la 3-a de la Mark (1347-1391) sen partopreno de la abato. Ĝi dekretis i.a. la fondadon de tri gildoj kaj regulis la akcepto de civitanoj en la urbon. Certa relativigo de la vokteca potencstato ekestis preskaŭ jaro poste, kiam Engelbert deklaris, krom la vokteco posedi neniujn pluajn privilegiojn en la urbo kaj en la juĝejo de Werden. En la 15-a jarcento – la kadukiĝo de la abatejo tion ebligis – la urbo akiris pli da influo: vinakcizo, pontomono, murkonstruo kaj la fortikado de la Ruhr-ponto nun apartenis al la taskaro de urba memadministrado,je kies pinto staris konsilantaro kaj urbestro. Kun 700 ĝis 800 loĝantoj (inkluzive de la abatejanoj) Werden ĉe tio estis modesta urbeto ene de same modesta teritorio. Ĉe tio esence restis – spite de reformacio kaj protestanta-Prusa eklezivokteco – dum la frua novepeoko.

[redaktu] La duoblabatejo Werden-Helmstedt

Oni ne forgesu, ke la abatoj de Werden dum la tuta mezepoko kaj la frua novepoko samtempe estris la monaĥejon St. Ludgero de Helmstedt. Ankaŭ en Helmstedt rezultis al ili plej malfrue ekde la mezo de la 12-a jarcento urbo, kiu post la brulkatastrofo de 1200 (dum la Germana tronkonflikto) je ĉ. 1230 unuafoje estis ĉirkaŭmurigata kaj en la paso de la 13-a jarcento iĝis pleje memstara de la abato de Werden kiel urboreganto. La urboregaj rajtoj transiris ĉe tio al la konsilantaro de Helmstedt kaj al la Velfaj dukoj. Tiuj posedis ekde 1180 la eklezivoktejon pri la monaĥejo kaj oni formale koncedis al ili Helmstedt en 1490. Fine de la 15-a jarcento la loĝantonombro de la urbo devus sumiĝi je proksimume 3000.

La monaĥejo de Helmstedt venis dum la malfrua mezepoko en la suĉadon de la kadukiĝo de la abato de Werden. La abatoj – aparte de tio nur elektita de la konvento de Werden – apenaŭ aŭ nur nesufiĉe zorgis pri la aferoj de la malproksima Helmstedt. Tial la kongregacio de Bursfeld kaj ties reformo nur en 1481 enmarŝis tien kaj povis komenci kun novkonstruado de monaĥejo. Tamen dum la frua novepoko la monaĥejo St. Ludgero de Helmstedt nun estis parto de "landurbo" en la teritorio de la Velfaj-Brnunsvigaj dukoj, i.a. minacata per protestanta ĉirkaŭaĵo. Kune kun Werden la monaĥejo de Helmstedt tiam suferis la sorton de la sekularigo (1802/1803).

[redaktu] Monahejestroj kaj (princ-) abatoj de Werden

[redaktu] Ludgeridaj Monahejestroj

  • Ludgero (ca.800-809)
  • Hildigrimo la 1a. (809-827)
  • Gerfrido (827-839)
  • Altfrido (839-849)
  • Tiatgrimo (840?)
  • Hildigrimo la 2a (855/64-886)

[redaktu] Elektabatoj de Werden

  • Andulfo (887-ca.888),
  • Hembilo (888-891?),
  • Adaldago (892?),
  • Odo (bis 899),
  • Hogero (899-900),
  • Hildebrando (900-910),
  • Adalbrando (910-916),
  • Veriso (916-930),
  • Vigero (930-940),
  • Vigo (ca.940-945),
  • Rejnhero (945-962),
  • Engelberto (962-971),
  • Folkmaro (971-974),
  • Ludolfo (974-983),
  • Verinberto la 1a. (983-1001),
  • Ratbaldo (1001-1015),
  • Hejthanriko (1015-1030),
  • Bardo (1030-1031),
  • Geroldo (1031-1050),
  • Gero (1050-1063),
  • Giselberto (1063-1065),
  • Adalvigo (1065-1080),
  • Oto la 1a (1080-1104),
  • Rudolfo la 1a (1104-1105),
  • Rudolfo la 2a (1105-1112),
  • Ludberto (1112-1119),
  • Berengozo (1119-1125),
  • Bernhardo (1125-1140),
  • Verinberto la 2a (1140-1144),
  • Volmaro (1144-1145),
  • Lamberto (1145-1151),
  • Vilhelmo I. (1151-1160),
  • Adolfo la 1a (1160-1173), filo de Adolfo la 2a de Berg
  • Volframo (1173-1183),
  • Heriberto la 1a I. (1183-1197),
  • Heriberto la 2a (1197-1226),
  • Gerhardo de Grafschaft (1226-1251),
  • Alberto de Goer (1251-1257),
  • Albero (1257-1277),
  • Oto la 2a. (1278-1288),
  • Henriko la 1a de Wildenburg (1288-1310),
  • Vilhelmo la 2a de Hardenberg (1310-1330),
  • Johano la 1a de Hernen (1330-1343),
  • Johano la 2a de Arscheid (1343/44-1360),
  • Henriko la 2a de Wildenburg (1360-1382),
  • Johano la 3a de Spiegelberg (1382-1387),
  • Bruno de Rennenberg (1387-1398),
  • Adolfo la 2a de Spiegelberg (1398-1431),
  • Johano la 4a de Stecke (1432-1451),
  • Konrado de Gleichen (1452-1474),
  • Adamo Meyer (administranto) (1474-1477),
  • Ditriĥo Hagedorn (1477-1484),
  • Antonio Grimholt (1484-1517),
  • Johano de Groningen (1517-1540),
  • Hermano de Holten (1540-1572),
  • Henriko Duden (1573-1601),
  • Konrado Kloedt (1601-1614),
  • Hugo Preutaeus (1614-1646),
  • Henriko Dücker (1646-1667),
  • Adolfo Borcken (1667-1670),
  • Ferdinando de Erwitte (1670-1705),
  • Celestino de Geismar (1706-1718),
  • Teodoro Thier (1719-1727),
  • Simono (de) Bischoping (1727-1728),
  • Benedikto de Geismar (1728-1757),
  • Anselmo Sonius (1757-1774),
  • Johano Hellersberg (1774-1780),
  • Bernhardo Bierbaum (1780-1798),
  • Bedo Savels (1798-1802/03)

[redaktu] Literaturo

  • BÖTEFÜR, MARKUS, BUCHHOLZ, GEREON, BUHLMANN, MICHAEL, Bildchronik 1200 Jahre Werden, Essen 1999
  • BUHLMANN, MICHAEL, Frauen in der mittelalterlichen Werdener Grundherrschaft, in: MaH 51 (1998), S.35-52
  • BUHLMANN, MICHAEL, Liudger an der Ruhr, in: Ich verkünde euch Christus. St. Liudger, Zeuge des Glaubens 742-809 [1998], S.22-42
  • BUHLMANN, MICHAEL, Die älteste Immunitätsurkunde für das Kloster Werden a.d. Ruhr. Untersuchungen zu den Beziehungen zwischen Kloster und Königtum im früheren Mittelalter, in: MaH 52 (1999), S.55-74
  • BUHLMANN, MICHAEL, Das Kloster Werden in den karolingischen Reichsteilungen, in: MaH 52 (1999), S.75-91
  • BUHLMANN, MICHAEL, Die Abtei Werden und ihre Umlandbeziehungen im Mittelalter, in: MaH 53 (2000), S.15-54
  • BUHLMANN, MICHAEL, Essen und Werden: Zu den Anfängen und zur mittelalterlichen Geschichte zweier geistlicher Gemeinschaften, in: MaH 54 (2001), S.67-128
  • BUHLMANN, MICHAEL, Liudger und Karl der Große, in: Ich verkünde euch Christus. St. Liudger, Zeuge des Glaubens 742-809 [2001], S.5-48
  • BUHLMANN, MICHAEL, Werden a.d. Ruhr: Zeit und Zeitbewusstsein in einer mittelalterlichen Grundherrschaft, in: MaH 55 (2002), S.43-73
  • BURGHARD, HERMANN (Bearb.), Werden (= Rheinischer Städteatlas Nr.78) , Köln-Weimar-Wien 2001
  • BURGHARD, HERMANN, DUPKE, THOMAS, FEHSE, MONIKA, GERCHOW, JAN, HOPP, DETLEF, WISOTZKY, KLAUS, Essen. Geschichte einer Stadt, hg. v. ULRICH BORSDORF, Bottrop-Essen 2002
  • FLÜGGE, WILHELM, Chronik der Stadt Werden: [Bd.1:] Düsseldorf 1887, Ndr Essen-Werden 1989, Erg.H.1: [Essen-] Werden 1889, Erg.H.2: [Essen-] Werden 1891, Bd.2 [= Erg.H.1/2]: Ndr Essen-Werden 1990
  • GERCHOW, JAN (Hg.), Das Jahrtausend der Mönche. KlosterWelt - Werden 799-1803 (= Ausstellungskatalog), Essen-Köln 1999
  • KÖTZSCHKE, RUDOLF, Studien zur Verwaltungsgeschichte der Großgrundherrschaft Werden an der Ruhr, Leipzig 1901
  • KÖTZSCHKE, RUDOLF (Hg.), Die Urbare der Abtei Werden a.d. Ruhr (= PublGesRheinGeschkde XX: Rheinische Urbare): Bd.2: A. Die Urbare vom 9.-13. Jahrhundert, hg. v. R. KÖTZSCHKE, Bonn 1908, Ndr Düsseldorf 1978, Bd.3: B. Lagerbücher, Hebe- und Zinsregister vom 14. bis ins 17. Jahrhundert, Bonn 1908, Ndr Düsseldorf 1978, Bd.4,I: Einleitung und Register. I. Namenregister, hg. v. FRITZ KÖRHOLZ, Düsseldorf 1978, Bd.4,II: Einleitung, Kapitel IV: Die Wirtschaftsverfassung und Verwaltung der Großgrundherrschaft Werden. Sachregister, hg. v. RUDOLF KÖTZSCHKE, Bonn 1958
  • LANGENBACH, WILHELM, Stift und Stadt Werden im Zeitalter des dreißigjährigen Krieges, in: BeitrrGWerden 15 (1911), S.1-145
  • RÖMER, CHRISTOF, Helmstedt - Werden. Tausendjährige Geschichte einer Doppelabtei aus Helmstedter Sicht, in: MaH 36 (1983), S.11-23
  • RÜSCHEN, JOHANNES, Hildigrim und das Kloster Werden, in: MaH 19 (1966), S.85-94
  • RÜSCHEN, JOHANNES, Das Kloster Werden und das Emsland, in: MaH 20 (1967), S.19-24
  • RÜSCHEN, JOHANNES, Das Kloster Werden im 13. Jahrhundert, in: MaH 22 (1969), S.89-94
  • RÜSCHEN, JOHANNES, Die Werdener Äbte des Mittelalters, in: MaH 22 (1969), S.94f
  • RÜSCHEN, JOHANNES, Das Kloster Werden im 14. Jahrhundert, in: MaH 22 (1969), S.182-186
  • RÜSCHEN, JOHANNES, Das Kloster Werden vom ausgehenden Mittelalter bis zum Beginn des Dreißigjährigen Krieges, in: MaH 23 (1970), S.121-128
  • SCHANTZ, OTTO (Hg.), Werdener Geschichtsquellen: Bd.1: I. Die Historia monasterii Werthinensis des Abtes Heinrich Duden; II. Insignis monasterii sancti Ludgeri Uuerthinensis annales et catalogus abbatum, Bonn 1912, Bd.2: III. Die Annalen des Propstes Gregor Overham, Bonn 1919, Bd.3: IV. Bernhard Roskamps Katalog; V. Namenverzeichnis, Bonn 1925
  • SCHUNCKEN, ALBERT, Geschichte der Reichsabtei Werden an der Ruhr, Köln-Neuss 1865
  • STÜWER, WILHELM (Bearb.), Die Reichsabtei Werden an der Ruhr (= Germania Sacra Neue Folge 12, Erzbistum Köln 3) Berlin-New York 1980
  • ZIMMERMANN, WALTHER, BORGER, HUGO, EHMKE, RUTH u.a., Die Kirchen zu Essen-Werden (= Die Kunstdenkmäler des Rheinlandes, Beih.7) , Essen 1959


[redaktu] Ligiloj

Ŝablono:Koordinate Artikel


--Longharulo 21:59, 10. Jan 2007 (UTC)

Aliaj lingvoj

Static Wikipedia (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu