Monaĥo
El Vikipedio
Monaĥo (ankaŭ alternative monako) estas ano de religia ordeno, kiu obeas al specialaj reguloj. La vorto monaĥo devenas de la greka monos (= sola) tra monachus (= ermito), kiun oni uzis en la eklezia latina lingvo.
En Eŭropo kaj ĉe Mediteraneo ekzistas longa tradicio de kristanaj monaĥ-ordenoj. En la romkatolika eklezio ekzistis/as interalie: Benediktanoj, Cistercianoj, Kamaldolianoj, Trapistoj kaj Kartuzianoj.
Monaĥoj plimalpli ekzistas en ĉiuj religioj: kronologie
- Ĝajnismo
- Budhismo (vidu: Bonzo, Lamaismo, Arahanto),
- Hinduismo
- Judismo (teorie ne, sed historie estis (kaj gravis) la Esenoj)
- Kristanismo, ĉefe en Katolikismo (vidu (Monaĥaj ordenoj), Ortodoksismo; en Protestantismo tio teorie estas forpuŝita, tamen ekzistas unu protestanta monakejo en Taizé.
- Islamo: La "ortodoksa" islamo ne akceptas monakismon, sed inter kelkaj branĉoj abundas la Sufioj, kiuj vivis foje (ekzemple en Turkio) komune en Tepeoj.
[redaktu] Listo de Monaĥoj
- Andreo de Fleury-sur-Loire