Monda registaro
El Vikipedio
La Monda Registaro signifas hipotezan registaron, kiu havas potencon super la ĉiuj landoj de la Tero. Tia registaro ĝis hodiaŭ ne ekzistis, kvankam la grandaj imperioj kaj superpotencoj postulis tiujn rajtojn por si. Ĝi plej ofte aperas en scienc-fikcio.
La Unuiĝintaj Nacioj povus fariĝi tia registaro per reformoj, sed multaj kontraŭas tion.
Oni aludas, ke jam ekzistas mondaj monaj, komercaj institutoj (IMF, Monda Banko, WTO), internaciaj kompanioj, tiel onidire necesus ilin iom bridi per Monda Registaro. Aliaj suspektas konspiraciojn de ĝuste tiuj organizaĵoj por starigi mondan registaron kaŝregitan de tiuj.
Monda registaro certe vundus nacian suverenecon, sed la internaciaj konzernoj jam neglektas tion hodiaŭ.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Konspira teorio
- Ligo de Nacioj
- Tutmondiĝo
- Mondaj organizaĵoj, Internacia organizaĵo
- La Bahaa Kredo, religio kiu celas mondan unuecon.
- Klubo Bilderberg organizas diskretajn kunvenojn de internaciaj potenculoj.
- Triflanka Konferenco, alia organizaĵo de internacia potenculoj, akuzata de kaŝa mondregemo.
- Kosmopolitismo, senti sin mondcivitano. En sovetia parolo, akuzo kontraŭ judoj pri malpatrioteco.
- Protokoloj de cionaj saĝuloj, fraŭdodokumento, en kiu judaj estroj planis regi mondon.
- Sennaciismo, malaperigo de nacioj kaj regnoj sen starigo de tutmonda anstataŭanto.
- Tobin-imposto, propono pri internacia imposto.
- Internacia Krima Kortumo