Internacia Krima Kortumo
El Vikipedio
Internacia krima kortumo (aŭ Internacia kriminala kortumo ), juĝistaro establita en 2002 kiel konstanta tribunalo por persekuti homojn pro popolmurdo, krimoj kontraŭ la homaro, kaj militkrimoj, laŭ la definoj de kelkaj internaciaj konsentoj, plej notinde la Statuto de Romo por la Internacia krima kortumo.
La IKK estas organizaĵo aparta de la Internacia kortumo de justeco, kiu ekzistas por solvi disputojn inter landoj, kaj la Akto pri militkrimoj (Belgio), kiun laŭ observantoj Usono intencas eviti per ĝia Akto por la protekto de soldatoj.
Tri ŝtatpartioj (landoj aprobintaj la Statuton de Romo) je 2005 estas alvokinta la prokuroron trakti situacion: Ugando, Kongo Kinŝasa, kaj Centr-Afrika Respubliko. La Sekureca koncilio de UNo alvokis la Prokuroron trakti la situacion en Darfuro, Sudano en marto de 2005. Post analizoj kongrue kun la Statuto kaj laj Regularo pro procedo kaj pruvaĵoj, la ĉefprokuroro decidis plene esplori la situaciojn de Ugando, Kongo Kinŝasa kaj Sudano. La IKK baldaŭ ordonos la unuajn aktojn de aresto, verŝajne por la ĉefoj de la Divina Armeo de rezisto de Ugando, kaj iu ĉefo nenomata en orienta Kongo Kinŝasa.
[redaktu] Landoj de la IKK
- En Eŭropo: Albanio, Andoro, Aŭstrio, Belgio, Bosnio kaj Hercegovino, Britio, Bulgario, Cipro, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario Irlando, Islando, Italio, Kartvelio, Kroatio, Latvio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgo, Makedonio, Malto, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Rumanio, San Marino, Serbio kaj Montenegro, Slovakio, Slovenio, Svedio, Svislando,
- En Afriko: Benino, Bocvano, Burkino, Burundo, Centr-Afrika Respubliko, Kongo Kinŝasa, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Ĝibuto, Kenjo, Kongo Kinŝasa, Lesoto, Liberio, Malavio, Malio, Maŭricio, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio.
- En Ameriko: Antigvo kaj Barbudo, Argentino, Barbado, Belizo, Bolivio, Brazilo, Dominiko, Domingo, Ekvadoro, Gvajano, Honduro, Kanado, Kolombio, Kostariko, Panamo, Paragvajo, Peruo, Sent-Vincento kaj Grenadinoj, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo, Venezuelo
- En Azio: Afganistano, Jordanio, Kamboĝo, Koreio, Mongolio, Taĝikistano
- En Pacifiko: Aŭstralio, Fiĝioj, Marŝaloj, Nauro, Nov-Zelando, Orienta Timoro, Samoo
Plue, 41 aliaj landoj subskribis, sed ne aprobis la traktaton. Sen posta akto de aprobo, traktato eĉ subskribinta havas nenian laŭleĝan efikon, kaj tiaj ŝtatoj ne estas partioj ĝis fari akton.
Usono kaj Israelo subskribis la traktaton, sed poste malkonfesis ties subskribon.