Nigra truo
El Vikipedio
Nigraj truoj estas kosmaj objektoj, kies kerno kunfalis. En tia astro kompakta la tuta materio kunfalis al tiom densa formo, ke ĝia enorma gravito baras eĉ la proprajn lumradiojn. Do li ne povas elsendi lumon kaj estas nigraj. Ĝia gravito povas reteni ĉiajn objektojn ĉirkaŭajn, kiu aliras ĝin kirle. Laŭ la teorio de relativeco nenio povas eliri la nigran truon (ekzemplo: se iu sendus iom da lumo al la nigra truo, la lumo reflektiĝus neniam, ĉar la gravito estas tro enorma). Li ne estas direkte observeblaj, sed kelkaj nedirektaj teknikoj laŭ diversaj ondolongoj estis konceptitaj kaj permesas studi la fenomenojn naskatajn en la ĉirkaŭaĵoj. Iliaj ekzistoj estas certeco por la preskaŭa tuto de scienca komunumo koncernita de nigraj truoj (astrofizikistoj kaj teorifizikistoj).
Enhavo |
[redaktu] Historio de la koncepto
La koncepton de objekto tiom masa, ke eĉ lumo ne povas eskapi ĝin, prezentis la angla geologo John Michell en artikolo, kiun li en 1783 sendis al la Reĝa Societo. Tiutempa fiziko bone konis la konceptojn de gravito kaj eskapa rapido. Michell kalkulis, ke objekto kun la 500-obla radiuso de Suno kaj sama denso havus surface eskapan rapidon egalan al lumrapido kaj tial estus nevidebla. Li skribis:
- Se la radiuso de globo samdensa kiel Suno superus tiun de Suno en proporcio 500 al 1, korpo falanta el nefinia distanco akirus ĝis la surfaco rapidon plian ol tiu de la lumo, kaj se supozi, ke lumo estas altirata samforte proporcie al sia inerteco kiel aliaj korpoj, ĉia lumo elsendita de tia korpo estus reirigita al ĝi pro ĝia gravito.
Michell konsideris la eblon, ke multaj tiaj nevideblaj objektoj estas en kosmo, kvankam ĝi taksis ĝin malprobabla.
[redaktu] Ekesto
Nur stelo, kies maso estas supera al 25 sunaj masoj, povas formi nigran truon.
Kiam la stelo formanĝis sian nuklean brulaĵon, la kerno stela kuntiriĝas pro gravito.
Pli masaj astroj eksplodas poste kaj formas supernovaon. Tiu fenomeno forkaptas tavolojn eksterajn, malpli kompaktajn. Nur kerna zono restas. Unu kulerpleno da kerna materio, kompaktega, pezas pli ol unu miliardon da gramoj.
Tia astro postrestanta povas enhavi multajn sunomasojn en sfero, kies diametro mezuras kelkajn kilometrojn.
[redaktu] Gravita lensado
Nigraj truoj faras gravitan lensadon. La bildoj sube montras la ekzemplon. En la fono estas spirala galaksio vidata de la rando. Ĉi tiuj bildoj estas komputila simulado. Similaj bildoj neniam estis fotitaj. La nigra truo estas observata de distanco de 50 ĝiaj radiusoj, la angulo de vido de la tuta bildo estas 60°.
Arta prezento de nigra truo, de NASA. |
Nigra truo de dek sun-masoj, vidate el distanco de 600 km, kun la Lakta vojo fone |
La radio elsendita de galaksio M87 supozeble estas kaŭzata de ega nigra truo en la galaksia centro |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Nigra truo ĝenerale
Klasifiko laŭ speco:
- Nigra truo de Schwarzschild
- Turniĝanta nigra truo
- Ŝargita nigra truo
Klasifiko laŭ maso:
- Malgrandega nigra truo kaj superfluo-dimensia nigra truo
- Denaska nigra truo, hipoteze restanta de la praeksplodo
- Stela nigra truo
- Intera-masa nigra truo
- Pezega nigra truo
Ecoj kaj propraĵoj:
Ligitaj aferoj:
- Kvazaro
- Aktiva galaksio
- Supernovao
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.