Panĝaba lingvo
El Vikipedio
La panĝaba (ਪੰਜਾਬੀ / pañjābī aŭ پنجابی / panjābī) estas hindeŭropa lingvo de la hindirana sublingvaro kiu estas parolata en Panĝabio, regiono en Barato kaj Pakistano, de ĉirkaŭ 100 milionoj da parolantoj (inkluzive ĉia dialekto; tiu nombo estus tre pli malgranda se oni ne inkluzivas kelkajn dialektojn, ekzemple Sirajki). Ĝi elvenas de prakrito, kiel la hinda, restante pli arĥaika kaj neregula ol ĝi. Ĝi ĉefe uzas la duon-silabskribsistemon gurmukian, sed oni ankaŭ povas uzi la devanāgarī-skribon kaj la araban alfabeton. Ĝi estas, kun la hinda, fontolingvo de la cigana lingvo. La panĝaba estas tona lingvo kiel la sanskrito antaŭe, enhavante tri tonojn. Tio estas rara trajto en la modernaj hindiranaj lingvoj, kaj en hindeŭropaj lingvoj ĝenerale. Ankaŭ ĝi estas la lingvo de la sanktajn librojn de Sikhismo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Naciaj lingvoj de Barato
- Lingvistiko
- Listo de lingvoj
- Lingva familio
- Abida Parvin, kiu kantas interalie en la penĝaba lingvo.