Paulo Rónai
El Vikipedio
Paulo RÓNAI (naskiĝis la 13-an de aprilo 1907 en Budapeŝto; mortis la 1-an de januaro 1992 en Rio-de-Ĵanejro) estis la ĉefa aŭtoro pri interlingvistiko en Brazilo.
Li estis filo de Miksa kaj Gisela Loewy RÓNAI. Lia patro estis librovendisto. Li studis sep semestrojn en budapeŝta universitato kaj kvin semestrojn en la Sorbonne, lernante ankaŭ feriajn kursojn en la Alliance Française de Parizo kaj en la Universitá per Stranieri en Perúgia. Ricevis diplomojn de instruisto pri la latina, franca, itala kaj hungara lingvo. Li iĝis doktoro pri latina kaj latinida filologio. Instruis en mezlernejoj kaj estis tradukanto de Nouvelle Revue de Hongrie en Budapeŝto kaj kunlaboris al multaj magazenoj kaj ĵurnaloj hungaraj kaj francaj. De 1934 ĝis 1940, instruis la latinan, la francan kaj la itala, en du mezlernejoj de Budapeŝto, krom, de 1933 a 1938, instrui en la "Societá Dante Alighieri", de tiu urbo.
Memlernis li la portugalan kiel hobion. Tradukis aron de portugalaj kaj brazilaj poemoj kaj palestris en Budapeŝto pri brazila literaturo. Kontakigis la poeton Ruy Ribeiro Couto, tiam ambasadoro de Brazilo en Hungario. Poste, Rónai skribis pri tio la libron "Como Aprendi o Português e Outras Aventuras" (Kiel mi lernis la portugalan kaj aliaj aventuroj).
Dum la Dua mondmilito, li estis arestita de naziistoj kaj metita en "laborkampo" apud Budapesto. La ambasadoro Ribeiro Couto komunikis tion al Itamaraty (Brazila ministerio de fremdaj rilatoj) kaj konvikis al la brazila registraro inviti oficiale Rónai por iri al Brazilo, savante lin.
Li alvenis al Brazilo en 1941 kaj edzigis per prokuro al Magna, amikino kiu restis mallibera en laborkampo. Ŝi estis murdita de naziistoj antaŭ aprobo de ŝia eliro. En 1952, Ronái edziĝis al Nora TAUSZ, fama atletino, itala judino de Fiume. Kun ŝi, li havis du filinojn, la faman ĵurnalistinon Cora Rónai kaj la muzikistinon Laura Rónai. Post la milito, li alvenigis al Brazilo sian patrinon, ĉar lia patro mortis dum pafado.
En Brazilo, li kontaktigis al intelektuloj, kiel vortaristoj Aurélio Buarque de Holanda kaj Antônio Houaiss kaj la poeto Carlos Drumond de Andrade. Li skribis lernolibrojn pri la franca kaj la latina al brazilanoj kaj instruis en Colégio Pedro II en Rio-de-Ĵanejro.
Dum militista diktaturo, li estis "ĵura tradukisto" de cenzuro pri franca lingvo. Li fondis la Associação dos Professores de Francês do Rio de Janeiro (Asocion de instruistoj pri la franca de Rio-de-ĵanejro), la Associação Brasileira dos Tradutores (Brazilan asocion de tradukistoj), estis "Visiting Professor" de Universitato de Florido en 1967, gvidis kursojn kaj palestris pri brazila literaturo en Parizo, Toulouse, Rennes, Neuchâtel, Budapeŝto kaj Tokio. Li ricevis la titolon de civitano de Rio-de-ĵanejro kaj honora civitano de Rio-de-Ĵanejro, la premio Silvio Romero de Academia Brasileira de Letras (Brazila Akademio de Beletrismo) kaj en 1981, la trijara premio Nath Horst de Internacia Federacio de Tradukistoj. En la sama jaro, ricevis premion de União Brasileira de Escritores (Brazila unuigo de verkistoj). Estis ano de brazila Pen Klubo.
Krom multaj lernolibroj pri la franca kaj la latina, li skribis du verkoj pri interlingvistiko:
Rónai, Paulo
Homens contra Babel: passado, presente e futuro das linguas artificiais.
Rio de Janeiro, Zahar Editôres [1964].
161 p. 18 cm.
Kiu estis tradukita al germana lingvo:
Rónai, Paulo
Der Kampf gegen Babel oder Das Abenteuer der Universalsprachen. [Aus dem Portugiesischen übers. von Herbert Caro. Erw. deutsche Ausg. München] Ehrenwirth [1969]
174 p. illus. 23 cm.
Kaj la plejkompletan
Rónai, Paulo
Babel & antibabel ou, O problema das línguas universais
São Paulo : Editôra Perspectiva, [1970]
194 p. ; 21 cm.
Kiu ankoraŭ estas la plej grava verko pri interlingvistiko en portugala lingvo.
Kvankam Rónai scipovis kaj uzis Esperanton, ĝi neniam estis movadano, kaj en liaj libroj li ne apogis (sed ankaŭ eĉ malapogis) la esperantismon, pro tio, multaj brazilaj esperantistoj kritikis lin.