Rennes
El Vikipedio
Rennes urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Bretonio | ||||
Departemento | Ille et Vilaine (prefektejo) |
||||
Kantono | ĉefurbo de 11 kantonoj | ||||
Loka registaro | {{{registaro}}} | ||||
Urbestro | Edmond Hervé (2001-2008) | ||||
Areo | 50,39 km² | ||||
Alto super maro | 20m - 74m, meze 30m | ||||
Loĝantoj | 206 229 (1999) | ||||
Loĝdenso | 4093 loĝ./km² | ||||
Ĝemelurboj | vidu flanke | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||||
Poŝtkodo | 35000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 35238 |
Renno (franclingve Rennes [ren], bretonlingve Roazhon, galolingve Resnn, esperante Reno) estas urbo en la okcidento de Francio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la regiono Bretonio kaj de la departemento Ille-et-Vilaine. Ĝi troviĝas je la loko, kie renkontiĝas la du riveroj: Ille [il] kaj Vilaine [vilen]. Cetere, estas la franca urbo kie averaĝe la popoloj estas la plej junaj.
Enhavo |
[redaktu] Statistikaĵoj (2002)
- Areo : 50,22 km2
- Loĝantoj : 206.229 (dek-unua urbo de Francio)
[redaktu] Ekonomio
- Industrioj: aŭtomobilaj, telekomunikadaj
[redaktu] Transporteblecoj
Rennes estas atingebla pere de fervojo (2 horoj da veturado el Parizo) kaj rapidaj aŭtovojoj. Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno. Ene de la urbo, la publikaj transportiloj estas busoj kaj metroo. En 2005, Renno estas la plej malgranda urbo tutmonde, kiu havas metroon (Sed la urbo Lausanne baldaŭ superos tiun rekordon). Tiu metroo estas aŭtomata, sen ŝoforo.
[redaktu] Ĝemelitaj urboj
En 2003, la ĝemelaj urboj de Renno estas:
- Almati, Kazaĥio (1991)
- Brno, Ĉeĥio (1965)
- Cork, Irlando (1983)
- Erlangen, Germanio (1964)
- Exeter, Britio (1957)
- Ĵinan, Ĉinio
- Loveno, Belgio (1980)
- Plataĵo Dogon, Malio (1995)
- Poznan, Pollando (1998)
- Roĉestro, Usono (1958)
- Sendaj, Japanio (1967)
- Setif, Alĝerio (1982)
- Sibiu, Rumanio (1999)
[redaktu] Edukado
- Universitatoj kaj diversaj inĝenier-lernejoj,
- 58 000 studentoj (2002) Rennes estas la franca urbo kiu entenas la plej grandaj procentoj da junuloj.
[redaktu] Kulturo
Ekzistas pluraj artaj festivaloj:
- fr:Transmusicales (muziko),
- fr:Tombées de la Nuit (surstrataj teatraĵetoj),
- fr:Travelling (kinarto).
[redaktu] Monumentoj kaj kuriozaĵoj
- Parkoj
- Katedralo
- Belarta muzeo
- Muzeo de Bretonio
- Operejo
- Parlamento de Bretonio
- Historia centro
[redaktu] Esperanta vivo
Ekzistas loka Esperanto-klubo kaj pluraj adresoj en la Pasporta Servo. En 2002, la vic-urbestro inaŭguris placeton Zamenhof, kiu hazarde troviĝas tute apude de la Esperanto-klubejo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
http://www.ville-rennes.fr Oficiala hejmpaĝo (en la franca kaj la angla)
http://www.rennes-metropole.fr Rennes Métropole
http://esperanto.rennes.free.fr La loka Esperanto-klubo (en la franca kaj Esperanto)