Picos de Europa
El Vikipedio
Picos de Europa (hispane: Monto(pinto)j de Eŭropo) estas montaro en la nordo de Hispanio, komuna al la provincoj Asturio, Leono kaj Kantabrio.
La plejparto de la montoj estas el kalkoŝtono kaj antaŭa glaciara erozio kreis larĝan karston. Ĉi tiu areo estas tre populara inter skaladistoj, ekskursantoj kaj naturamantoj, kaj estas reto de montaj rifuĝejoj. La monto Naranjo de Bulnes (2518m) estas la plej populara inter skaladistoj, tamen Torre de Cerredo (2648m) estas la plej alta.
Tie ĉi estas multaj el la plej profundaj grotoj de Hispanio kaj ankoraŭ oni pluesploras kaj serĉas novajn, tial tiu ĉi regiono estas ofte vizitata de speleologiistoj. La plej profunda kaverno estas Torca del Cerro (-1400m).
Somere malkreskanta nombro da paŝtistoj movas sin de valo al valo kun siaj ŝafoj, kaproj, bovoj, kaj kelkfoje porkoj. Sovaĝaj bestoj ne estas abundaj, ĉefe pro tia enkonduko de malsovaĝiĝintaj bestoj en la altaĵojn fare de la homoj. Kelkaj brunaj ursoj kaj lupoj ankoraŭ vivas en la plej remotaj areoj, sed ili ankoraŭ estas minacataj. Urogaloj, grandaj birdoj el la galinacoj, preskaŭ malaperis.
La plejparto de la montaro apartenas al protektita areo, fakte la asturia parto estis la unua hispana Nacia Parko. En Fuente De, en la kantabra teritorio, ekzistas kablotramo veturanta 735 metrojn inter la ekira kaj alvena lokoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.