Pirolo
El Vikipedio
Pirolo, Pyrrhula pyrrhula, estas specio de fringedoj, kiu loĝadas en Eŭropo kaj norda Azio orienten ĝis Japanio. Tiu estas malmigra specio, kvankam, la plej nordaj loĝantaroj iome migras plisuden dum vintro.
Ilia biotopo estas arbaroj, prefere kun iom da pinofitoj, inkluzive da parkoj kaj ĝardenoj. La nutraĵon konstistigas precipe semoj, fruktoj kaj freŝaj burĝonoj, tio laste igas ilin malamataj de la fruktoĝardenistoj. Ĝenerale ilin oni ne vidas grandnombre sed nur kiel edza paro eventuale kun la idoj. Sed en ilia plejfavora vivloko, t. e. ekzemple sudalpaj montaraj larikejoj la denseco de nestostarantaj paroj atingas ĝis 15 paroj en 10 hektaroj.
La aspekto de la virbirdo estas vigle videbla, per la ruĝa brusto. Sed la kanto estas delikata, flaŭtecaj malmultaj notoj
Elian-J. Finbert raportas, ke endomebreditaj piroloj povas montri sin ege fidelaj je sia "mastro", kaj foje morti pro ĉagreno se tiu mortas, aŭ rememori post unu jaro da forperdo la personon kiu zorgis pri ĝi kaj veni mem alflugi sur ties ŝultron.