Porto-Alegro
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Suda Rio-Grando > Porto-Alegro < Urbo
Porto-Alegro, portugallingve Porto Alegre /poRtŭa'legrj/ ("Ĝoja Haveno"), estas ĉefurbo de Ŝtato Suda Rio-Grando. Ĝi estas apud 5 riveroj, ĉefe la rivero (vere lago) Guaíba. Tie okazis la unuaj Sociaj Forumoj. Ĝi estis fondita en 1752 per 60 geedzaj paroj el la Acoraj insuloj. Ĝi kreskiĝis rapide pro la haveno kaj pro la enmigrado de eŭropanoj dum la 19-a jarcento. La urbo famiĝis tutmonde pro politikaj aferoj, kiel la Partoprenema Buĝeto kaj la Monda Socia Forumo.
Vidindaĵoj: Kulturdomo Mario Quintana, Usina do Gasometro, CTG (Gauĉa Tradicia Centro), Memorejo de la Monda Socia Forumo kaj Parko Farroupilha.
[redaktu] Esperanto en Porto Alegre
La unuan Esperanto-societon en Porto Alegre en 1906 fondis Stefan Nicolau Michalski pionire kune kun aliaj homoj ligitaj al la anarkiisma movado tiuepoka.
Porto Alegro estas naskiĝurbo de Symilde Schenk Ledon.