Punjo
El Vikipedio
Punjo kaj Puno (hispanice Puno keĉue Punu << P'uñuypampa) estas urbo kun ĉ. 100.000 loĝantoj kaj situas 3.800 m alte ĉe bordo de la Titikaka-lago sude de Peruo. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma regiono.
Puno estis fondita la 4-an de novembro de 1688 fare de vicreĝo Pedro Fernández Castro Andrade, la Grafo de Lemos.
[redaktu] Trafiko
Puno estas finstacio de la anda fervojo tra Cuzco kaj Arequipa. La sekva flughaveno troviĝas en Juliaca, fore ĉ. 50 km.
[redaktu] Vidindaĵoj
Ĉe „Plaza Mayor” (Ĉefplaco) estas troveblaj la barokaj fasadoj de la Katedralo, ornamitaj per dekorativaj elementoj el la regiona besto- kaj plantovivo. Kontraŭ tio staras la domo de la eksa hispana vicreĝo Grafo de Lemos.
- Arco Deustua
- "Casa del Corregidor"
- Monteto Huaisapata