Raŭmo
El Vikipedio
Raŭmo (finne Rauma, svede Raumo) estas urbo de proksimume 37.000 loĝantoj je la okcidenta bordo de Finnlando, 92 kilometroj norde de Turku, kaj 50 kilometroj sude de Pori. Ĝi ricevis urborajtojn je la 17-a de majo 1442 (tiam sub regado de Svedio), Raŭmo estas konata pro ĝia bonkvalita punto (ekde la 18-a jarcento) kaj la antikva ligna arkitekturo de ĝia centro (Malnova Raŭmo, Vanha Rauma), kiu estas loko sur la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko.
Inter Esperantistoj Raŭmo estas konata pro la Manifesto de Raŭmo kaj la Raŭmismo.
[redaktu] Statistiko
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Rauma - Oficiala retejo (en Esperanto)
- Saliko: FINNLANDO: Raŭmo el Monato (2005/11, p.17)