Reala Karaktero
El Vikipedio
Reala Karaktero kaj Filozofia Lingvo (Real Character and Philosophical Language) estas apriora projekto de Internacia planlingvo proponita en 1668 de John Wilkins (1614-1672).
Oni ĝi skribas per pasigrafiaĵo, per silabaro, aŭ per modifiita latina alfabeto.
La lingvo estas apriora: de signifas "elemento"; deb, la una el la elementoj: la "fajro"; deba, ero de l' elemento fajro: "flamo".
Jorge Luis Borges, fama argentina verkisto, skribis artikolon pri Wilkins kaj Real Character. Diras Borges: "Pripensu ni la okan kategorion, tion de la ŝtonoj. Wilkins ilin dividas en ordinaraj (silekso, gruzo, sablego), malmultkostaj (marmoro, sukceno, koralo), multkostaj (perlo, opalo), travideblaj (ametisto, safiro) kaj malsolveblaj (ŝtonkarbo, argilito kaj arseniko). Preskaŭ tial alarmanta kiel la oka, estas la naŭa kategorio. Ĉi tiu al ni revelacias ke la metaloj eblas esti malperfektaj (cinabrio, hidrargo), artfaritaj (bronzo, latuno), restaĵaj (fajlumoj, rusto) kaj naturalaj (oro, stano, kupro). La baleno estas en la kategorio deksesa; ĝi estas fiŝo vivipara, oblonga". Kaj li poste aldonas: "notinde ne estas klasifikado pri l' universo kiu ne estas arbitrara kaj konjekta. La kialo estas tre simpla: ni ne scias kia afero estas la universo".
Nombroj (1-10): poba, poba, pobe, pobi, pobo, pobgh, poby, pobigh, pobyi, pobal.
Patro nia: Hαι coba ŏŏ ια ril dad, ha bαbi ιo ſŏymιa ha ſalba ιo velcα, ha tαlbi ιo vemgǎ, mǒ ril day me ril dad, ιo velpi rαl αι ril ιpoto hαι ſaba vaty, na ioſǒeldiǒs lal aι hαι bαlgaι me αι ια ſǒeldy ǒs lal eι ŏŏ ια vαlgas rŏ αι, na mi ιo velco as iαl.
[redaktu] Eksteraj ligoj
La libro de Wilkins estas rete legebla:
http://reliant.teknowledge.com/Wilkins/
http://victorian.fortunecity.com/vangogh/555/Spell/wilkins.htm