Sukceno
El Vikipedio
Sukceno (C10H16O) estas malmola flava diafana fosilia rezino, el kiu oni faras diversajn objektojn, precipe enbuŝaĵojn de pipoj kaj ornamaĵojn. Ĉar ĝi havas biologian devenon, ĝi ne apartenas al la veraj, multekostaj juvelŝtonoj, sed al ornamjuveloj.
El ĝi oni konstruis en 1716 la faman Sukcenan Ĉambron en Sankt-Peterburgo, kies sukcenoj malaperis dum la Dua mondmilito. Helpe de la germana ŝtato, la sukcena ĉambro estis rekonstruita post retrovo de malnovaj fotoj pri la ĉambro kaj estis solene inaŭgurita la 31-an de majo de 2003.
Pro la biologia deveno, ĝi kelkfoje entenas malpuraĵojn kaj tre rare eĉ insektojn el tre fora tempoepoko. Ĝi estiĝis ĝis 260 milionojn da jaroj antaŭ nia tempo.
El la greka vorto por sukceno, elektron, devenas (tra naciaj lingvoj) la Esperanta vorto elektro, ĉar la unua konata elektro estas la statika, kiu aperas, se oni frotas ekzemple sukcenon per ŝtofo aŭ besthaŭto.