Jorge Luis Borges
El Vikipedio
Atentu: iu redaktanto nun prilaboras tiun ĉi artikolon defundamente. Por eviti la riskon de redaktokonflikto, oni petas vin ne redakti la artikolon antaŭ la malapero de tiu ĉi avertomesaĝo.
Sed bonvolu kontroli la paĝan historion (aŭ la daton "laste redaktita" sube), por scii ĉu ĉi tiu averto aktualas, kaj se ne bonvolu forigi ĝin (ĝi aperas kiel {{redaktata}} en la vikiteksto). Dankon. |
Jorges Francisco Isidoro Luis BORGES (24-a de aŭgusto 1899 - 14-a de junio 1986) estis argentina verkisto, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj personoj de la literaturmedio de la 20-a jarcento. Li fariĝis vaste konata ĉefe pro siaj etaj rakontaĵoj kaj fikciaj eseoj, sed li ankaŭ estis poeziisto, tradukisto kaj literaturkritikisto. Lin influis la verkoj de, inter aliaj, Dante Alighieri, Miguel de Cervantes, Franz Kafka, H. G. Wells kaj G. K. Chesterton.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
[redaktu] Familio kaj junaĝo
Borges naskiĝis en 1899 en Buenos Aires. Lia kompleta nomo estis Jorge Francisco Isidoro Luis Borges Acevedo. Laŭ argentina kutimo, li neniam uzis sian kompletan nomon.
La patrino de Borges, Leonor Acevedo Suárez, venis de malnova urugvaja familio. Lia libro Cuaderno San Martín (1929) enhavis poeziaĵon titolitan "Isidoro Acevedo", memoromaĝe al lia patrinfamilia avo, Isidoro de Acevedo Laprida, soldato en la Armeo de Bonaero, batalinta kontraŭ Juan Manuel de Rosas. Ido de la advokato kaj politikisto Francisco Narciso de Laprida, Acevedo partoprenis en la bataloj de Cepeda (1859), Pavón (1861) kaj Los Corrales (1880). Li mortis en 1905 pro pulma sangenfluo en la sama domo en la Strato Serrano, kie lia nepo Borges naskiĝis.
La patro de Borges, Jorge Guillermo borges Haslam, estis advokato kaj profesoro pri psikoscienco kun aspiroj al literaturo. (“...li klopodis fariĝi verkisto kaj fiaskis en la provo”, iam diris Borges, “...[sed] komponis kelkajn tre bonajn sonetojn”). Lia patro estis parte hispana, parte portugala, kaj duone brita; lia patrino havis hispanan — kaj eble portugalan — devenon. Hejme, kaj la hispana kaj la angla estis parolataj, kaj ekde frua infanaĝo Borges estis dulingva; 12-jaraĝe li legis Shakespeare en la angla. Li kreskis en la kvartalo Palermo (iomete malriĉa kvartalo, tiam), en granda domo havanta ĝardenon kaj grandan anglalingvan bibliotekon.
Jorge Guillermo Borges estis devigata al emeritiĝo el sia oficiala profesio pro la sama misa vidkapablo, kiu poste atingis lian filon, kaj en 1914 la familio ekloĝis en Ĝenevo. La patron traktis loka fakulo pri okuloj, dum la filo kaj ties fratino Norah partoprenis lernejon. Tie la filo lernis la francan, malfacile en la komenco, kaj memlernis la germanan. Li finis la mezlernejan kurson en la Collège de Genève en 1918.
Post la finiĝo de la Unua mondmilito, la familo Borges dum tri jaroj vivis en multaj lokoj (Lugano, Barcelono, Majorko, Sevilo kaj Madrido). En Hispanio, Borges fariĝis ano de la literatura antaŭgvardia movado Ultraismo. Lia unua poeziaĵo, “Himno al la Maro”, skribita laŭ la stilo de Walt Whitman, publikiĝis en la revuo “Grecia” (“Grekio”, en la hispana). Tie li frekventis elstarajn hispanajn verkistojn, ekzemple Rafael Cansinos Assens kaj Ramón Gómez de la Serna.
[redaktu] Frua verkista kariero
En 1921, Borges reiris kun sia familio al Bonaero, kien li enportis la doktrino de Ultraismo kaj lanĉis sian verkistan karieron per publikigado poeziaĵojn kaj eseojn en literaturaj revuoj. La unua poezia kolekto de Borges estis Fervor de Buenos Aires (“Bolo Bonaera”, 1923). Li kontribuis por la antaŭgvardia recenzrevuo Martín Fierro (kies tendenco al “arto cele arton” kontraŭstaris tiun de la politikema grupo de Boedo); kunfondis la revuojn Prisma (1921-1922, larĝpaĝa presaĵo vaste distribuita per gluado al muroj en Bonaero) kaj Prisma (1922-1926). Li estis, ekde la unua numero, konstanta kontribuanto de Sur, tiama plej grava literatura revuo, fondita de Victoria Ocampo en 1931. Ocampo mem konigis Borges al Adolfo Bioy Casares, alia bone konata persono de argentina literatura medio, kiu poste fariĝis ofta kunlaboranto de la revuo.
Dum tiuj jaroj, Macedonio Fernández fariĝis granda influo sur Borges, kiu heredis lian amikecon de sia patro. Ambaŭ frekventis kafejojn, kunvojaĝis al kamparoj, aŭ iris al eta apartamento de Macedonio en la distrikto Balvanera.
En 1933 Borges ricevis indikon por la literatura suplemento de la ĵurnalo Crítica, en kiu li publikigis la tekstojn, kiujn oni poste kunigis en la kolektaĵon Historia universal de la infamia. Dum la sekvantaj jaroj, li laboris kiel literatura konsilisto de la eldonejo Emecé Editores kaj skribis por posemajnaj rubrikoj de El Hogar, kiu aperis de 1936 al 1939.
En 1937, amikoj de Borges trovis laborpostenon por li en la sekcio de Miguel Cané en la Municipa Biblioteko de Bonaero. Liaj kolegoj malpermesis, ke li katalogu pli ol po 100 libroj tage, kion li sukcesis fari dum ĉirkaŭ unu horo. Dum la restantaj horoj de sia labortempo, Borges skribis artikolojn kaj historietojn. Kiam Juan Péron enposteniĝis kiel prezidanto de Argentino, oni maldungis Borges de la posteno en la biblioteko kaj donis al li postenon de birdo-kontrolisto de la Bonaera municipa merkatejo (de kiu li mem tuj maldungis sin). Liaj ofendoj kontraŭ la peronistoj ĝis tiam ŝajne konsistis nur el subskriboj en por-demokratiaj peticioj, sed tuj post lia sinmaldungo li sendis mesaĝon al la Argentina Belestristika Akademio, en kiu li diris, en sia tipa stilo, ke “diktatoroj apogas subpremon, diktatoroj apogas servutecon, diktatoroj apogas kruelon; plej abomeninda estas la fakto, ke ili apogas idiotecon.”
La patro de Borges mortis en 1938. Tio ege ŝokis Borges: ambaŭ estis tre intimaj. En la kristinaska antaŭtago 1938 Borges grave vundiĝis je la kapo en akcidento; dum la kuracado, li preskaŭ mortis pro sanginfekto. (El tiu okazaĵo li skribis la historieton El Sur (“La Sudo”, 1944).) Dum li resaniĝis, li ekskribis per stilo, pro kiu li fariĝis fama, kaj lia unua kolektaĵo de historietoj, El jardín de senderos que se bifurcan (“La ĝardeno de disduiĝantaj vojoj”) aperis en 1941. Kvankam oni bone akceptis la libron, ĝi ne sukcesis gajni literaturajn premiojn, kiujn multaj homoj en lia rondo atendis.
[redaktu] Listo de verkoj
- Fervor de Buenos Aires 1923
- Luna de enfrente 1925
- Cuaderno San Martín 1929
- Evaristo Carriego 1930
- Discusión 1932
- Historia universal de la infamia 1935
- Historia de la eternidad 1936
- Ficciones 1944)
- El aleph (1949)
- Otras inquisiciones 1952
- El hacedor 1960
- El otro, el mismo 1964
- Para las seis cuerdas 1965
- Elogio de la sombra 1969
- El informe de Brodie 1970
- El oro de los tigres 1972
- El libro de arena 1975)
- La rosa profunda 1975
- La moneda de hierro 1976
- Historia de la noche 1977
- Siete noches 1980
- La cifra 1981
- Nueve ensayos dantescos 1982
- La memoria de Shakespeare 1983
- Atlas 1984
- Los conjurados 1985
Verkoj ekskluditaj de Borges mem el lia Plena verkaro:
[redaktu] En Esperanto aperis:
- La biblioteko de Babelo. [Tradukis Giulio Cappa]. - En: Sferoj, sciencfikcio kaj fantasto. Volumo 2, paĝoj 15 - 24.
- Priskribo pri senfina biblioteko konsistanta el libroj enhavantaj ĉiujn eblajn literkombinojn.
- La libro el sablo (El libro de arena). [Tradukis Liven Dek]. - En: Sferoj, sciencfikcio kaj fantasto. Volumo 4, paĝoj 15 - 20.
- Tri versioj de Judaso. Tradukis Fernando de Diego. - En: La Ondo de Esperanto, 1997, numero 7.
- La sekreta miraklo [antologio, redaktis István Ertl, tradukis pluraj].- Sezonoj, 2007 (en preparo).