Roĉestro (Nov-Jorkio)
El Vikipedio
Flago |
Blazono |
Alnomoj: La Florurbo, La Farunurbo | |
Loko en la ŝtato Nov-Jorkio, Usono |
|
Kantono | Monroe |
Areo - Totala - Tera - Akva |
96,1 km² 92,8 km² 3,3 km² |
Loĝantaro - Totala (2000) - Aglomeraĵa - Denso |
219.773 1.098.201 2.368,3/km² |
Horzono | Orienta Norma Horzono: UTC-5 |
Koordinatoj | 43° 9' 56" N, 77° 36' 41" U Mapo |
Urbestro | Robert J. Duffy (2006) |
Retejo | www.ci.rochester.ny.us (angla) |
Roĉestro (anglalingve: Rochester) estas urbo en okcidenta Nov-Jorkio, Usono, ambaŭflanke de la Rivero Genesee, ĉe la suda bordo de Lago Ontario. La urbo havas 219.773 loĝantojn (en 2000), sed la metropolita areo havas pli ol 1 milionon.
Roĉestro estas la hejmo de la firmoj Eastman-Kodak kaj Xerox. Dum la 19a jarcento ĝi estis la hejmo de Frederick Douglas, fama eks-sklavo kaj verkisto, kaj Susan B. Anthony, fama pioniro de virinaj voĉdonataj rajtoj.
Buffalo estas pli fama por neĝo, sed neniu urbo samgrandeca aŭ pli granda ol Roĉestro ricevas pli da neĝo (meze 241 cm jare). laŭ la usona Departemento pri Transportado, neniu urbo kun pli ol miliono personoj havas malpli da trafiko-problemoj ol Roĉestro.
Instruado estas ĉefa motoro de la ekonomio. Kelkaj altlernejoj kaj universitatoj situas en Roĉestro kaj ĝiaj antaŭurboj, interalie la Roĉestra Instituto de Teknologio (RIT) kaj la Universitato de Roĉestro, la plej granda dunganto en la regiono.
[redaktu] Ĝemelurboj
Roĉestro havas dek ĝemelurbojn tra la mondo:
- Bamako, Malio
- Caltanissetta, Italio
- Hamamacu, Japanio
- Velikij Novgorod, Rusio
- Krakovo, Pollando
- Puerto Plata, Domingo
- Rehovot, Israelo
- Reno, Francio
- Waterford, Irlando
- Würzburg, Germanio
[redaktu] Bildoj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.rochester.edu Universitato de Roĉestro (anglalingva)
- http://esperanto.lodestone.org Esperanto-rondo de la Universitato de Roĉestro (dulingva)
- http://rocwiki.org Vikio pri Roĉestro (anglalingva)
- http://www.gevatheatre.org Geva-Teatro (anglalingva)