Malio
El Vikipedio
Lando en Centra Afriko.
- Landkodo: ML.
- E-nomo: Malia respubliko.
- Nacia nomo: Republique du Mali.
- Areo: 1.240.000 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alpha Oumar Konare (1997).
- Ĉefurbo: Bamako (800 mil).
- Loĝantaro: 10.788 mil (1995), inter ili bambara 33 %, senufo 12%, soninke 9% .
- Ŝtatlingvo: franca.
- Pokapa MEP: 250 $.
- Monunuo: okcidentafrika franko (XOF)
- Organizaĵoj: UN (1960), Afrika Unio
- Historio: iama Franca kolonio, en 1960 fariĝis sendependa ŝtato. Dum 1968-79 ĝin regis militistoj. En 1992 okazis multpartiaj elektoj.
La najbarlandoj de Malio estas okcidente Senegalo, nordokcidente Maŭritanio, nordoriente Alĝerio, sudoriente Nigero kaj Burkina Faso, sude Ebura Bordo, sudokcidente Gvineo.
Ĝi havis en 2004 ĉ. 12 milionoj da loĝantoj.
Enhavo |
[redaktu] Geografio de Malio
Plimulton de teritorio de Malio okupas ebenaĵoj. La sudaj kaj sudokcidentaj (alt)ebenaĵoj ĉe Satadougou superas 640 m la marnivelon, ĝin traplektas rivervaloj. La montetaraj sudorientaj kaj orientaj ebenaĵoj situas inter 300 kaj 600 m super la marnivelo. La norde situanta grandegaj Tanezrouft- kaj Taoudenni-ebenaĵoj apartenas jam al la Saharo. La sudokcidentan kaj sudmezan parton de Malio formas la akvokolekta areo de la supra parto de rivero Niger. Triono de la riverlongo situas en Malio, formas eĉ internan delton. La Niger-valo estas grava pro la inundoj kaj la pro la riĉa, sedimenta grundo (kiel agro). La riveroj de Senegalo fontas en okcidenta rando de Malio.
[redaktu] Klimato
Sur teritorio de Malio ekzistas tri klimataj (veteraj) zonoj: la sudana, la saĥela kaj sahara. La landon karakterizas sude la sudana klimato (500–1400 mm da precipitaĵo, la averaĝa temperaturo estas inter 24 kaj 30 °C), meze la saĥela klimato (200–500 mm da precipitaĵo, la averaĝa temperaturo 23–36 °C), norde sahara klimato (preskaŭ sen precipitaĵo, la temperaturo tage atingas 47 °C, nokte sinkas je 4 °C).
[redaktu] Plantaro, bestaro, geografio
De sudo ĝis nordo malpliiĝas la plantaro, malaperas la arboj (kapokarbo, falsa mahagono, simi-panarbo). Karakterizaj bestoj estas la leono, pantero, hieno, gazelo, antilopo, ĵirafo, elefanto, krokodilo, diversaj simioj, serpentoj, birdoj.
La lando havas agron (kultiveblan grundon) de nur 2% kaj kvarono de la teritorio taŭgas por paŝtado. La ercoj grandparte ne estas minataj kiel fererco, baŭksito, baŭit, nafto, oro, nikelo, kupro, mangano.
[redaktu] Loĝantaro
Loĝantaro de Malio konsistas el nigruloj kaj pli helhaŭtaj berberaj nomadoj, ekz. tuaregoj kaj arab-berberoj (ili vivas en mezo de la lando). La nigruloj estas agrikulturistoj kaj paŝtistoj. Triono de la loĝantaro estas la bambaraoj, la dua plej granda grupo estas la fulanioj (peuloj) okupiĝintaj pri paŝtado en la Sahel-regiono kaj en ĉirkaŭo de Macina.
La soninke-popoloj vivas en okcidenta parto de la Sahel-zono kaj devenas – laŭ propra tradicio – de fondintoj de la Ganaa Imperio. La malinkeoj (mandingoj) flegas tradiciojn de la Imperio Mali, vivas en sudokcidento. La songajoj vivas en la Niger-valo, inter Djenné kaj Ansongo. La dogonoj vivas sur altebenaĵo ĉirkaŭ Bandiagara. La bobo-oj, senufoj kaj minianka-oj vivas oriente kaj sudoriente.
La oficiala lingvo de Malio estas la franca, dum la diversaj popolgrupoj parolas diversajn lingvojn kaj dialektojn. Plimulto de la loĝantaro (90%) estas muslimo, 9% estas animista, 1% kristana.
La popoldenso de la lando estas malgranda, la plimulto (4/5) vivas en la provinco kaj 1/10 vivas nomade.
[redaktu] Ekonomio
Malio estas evoluanta lando, la ekonomio baziĝas ĉefe je agrikulturo. La landon suferigis la sekegoj, inflacio, kreskanta prezo de la nafto en la 1970-aj jaroj, komence de la 1980-aj jaroj. Fine de la 1980-aj jaroj, la ekonomia situo pliboniĝis.
Plimulto de la laboristoj (4/5) okupiĝas pri agrikulturo, ili produktas duonon de la malneta nacia produkto (GDP). La lando povas provizi sin per nutraĵoj, oni kultivas milion, sorgon, maizon, rizon; bredas ŝafojn, kaprojn, bovojn. Oni kultivas por eksporto kotonon kaj arakidon.
Oni evoluigas la fiŝkaptadon per helpo de la Eŭropa Evoluiga Fonduso, oni eksportas fiŝojn.
Oni minas en la lando oron, marmoron, kalkŝtonon, kaolinon kaj salon.
La industrio laborigas nur 2% de la laboristoj, sed donas 7% de la MNP. La grava etindustrio prilaboras agrikulturaĵojn kaj produktas simplajn konsumajn varojn. La evoluon de la lando helpis apogo de eksterlanda monhelpo (ekz. energicentraloj). La plej grava apoganto kaj komerca partnero de la lando estas Francio.
La eksterkomerca bilanco estas tre negativa, ĝin povas ŝtopi nur daŭra ekstera apogo kaj ĝiro de malianoj, laborantaj eksterlande.
Malio eksportas ĉefe krudan kotonon, kotonaĵojn, kaj vivantajn bestojn, dum importas maŝinojn, ekipaĵojn, trafikajn veturilojn, naftoproduktojn, konstrumaterialojn kaj aliajn konsumvarojn, nutraĵojn.
[redaktu] Politiko
Post renverso de la militara registaro en 1991, en 1992 oni akceptis novan konstitucion per referendumo kaj enkondukis demokratian, plurpartian politikan sistemon. La plenuman povon posedas la prezidento, kiun oni elektas direkte je kvin jaroj kaj estas reelektebla nur unufoje. La prezidento nomumas la ĉefministron. La leĝdona povo estas ĉe la nacia asembleo, kies membrojn oni elektas direkte, je kvin jaroj. Sur la pinto de la justica sitemo staras la Supera Kortumo kaj la Konstitucia kortumo.
[redaktu] Instruado, sanaferoj
La instruado estas senkosta kaj deviga inter la aĝo 7 kaj 16 jaroj. Spite al tio, nur kvinono de la lernejdevigaj lernantoj vizitas la lernejon. La supera instruado okazas en ŝtataj altlernejoj, dum multaj junuloj studas eksterlande, ĉefe en Francio kaj Senegalo. Mankas la medicinaj fakspertuloj, tiel la hospitaloj la aliaj sanaferaj instancoj agadas nekontente. La atendebla vivdaŭro estas 45 jaroj.
[redaktu] Kultura vivo
Ĉar la lando situas inter la araba kaj nigra parto de Afriko, ĝi riĉas je kulturaj kutimoj. La kulturo estas sudantipa, gravas la muziko kaj danco de malinkeoj kaj songajoj, lignoskupta arto de mambaraoj kaj aliaj volta-popolgrupoj, konstruarto de la Niger-valo, juvelprilabora arto de la mandingoj.
[redaktu] Historio
Trovaĵoj el la paleolita kaj neolita epoko – ekz. kavernodesegnoj de Asselar, malkovrita en 1927 norde de Timbuktu- pruvas, ke homoj vivis jam en la praepoko en la Sahara parto de Malio. Oni malkovris en aliaj regionoj spurojn de ŝtonepokaj civilizoj.
La unuaj karavanvojoj elformiĝis en 300 p.K., kiuj interligis sudan parton de Maroko kaj Alĝerio al la Niger-valo. Oni transportis en la vojo eburon, mucilagon, strutan plumon, oron kaj sklavojn. Fine de la karavanvojoj, inter la riveroj Niger kaj Senegal elformiĝis la Ganaa Imperio de la soninkeoj (4-15. jc.). La Imperio Mali de la malinkeoj (12-16. jc.), sizuis ĉe la supra kaj meza fluo de rivero Niger. La Songaja Imperio elformiĝis en la 15-a jc. en orienta parto de nuna Malio (en regiono de Timbuktu kaj Gao) kaj etendis sian regon ĝis la haŭsaj reĝlandoj. Post kiam, reganto Ahmad al-Mansur en 1591 konkeis la regiono per maroka armeo, Timbuktu venis sub du jarcentoj al regado de la maŭroj. Oni dividis la Niger-valon je tri partoj: ĉirkaŭo de Gao iria al tuaregoj, Macina al la fulanikoj, la Reĝlando de Ségouial bambaraoj. Meze de la 19-a jarcento, la francoj konkeris la regionon, kiu iĝis parto de la Franca Okcident-Afriko. La reriono estis nomita Franca Sudano kaj en 1946 iĝis transmara teritorio de la Franca Unio.
En 1958, oni deklaris la Sudanan Respublikon, kiu unuiĝis unu jaron poste kun Senegalo al Federacio Mali. Senegalo forlasis la federacion psot du jaroj pro politikaj kontraŭdiroj, tiam oni elkriis la sendependan Malian Respublikon. (22-an de septembro 1960). La unua prezidento de la ŝtato estis Modibo Keita, kies regadon finigis militara puĉo en 1968. Kvankam oni akceptis en 1974 novan konstitucion, la juntao pretendis regpovon por pluaj kvin jaroj. Moussa Traoré, kiu enpotenciĝis en 1968 agadis kiel diktatoro de la lando. Lian regadon finis en 1991 nova militara puĉo.
|
|
---|---|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/ml.html
- http://allafrica.com/mali
- http://www.officetourisme-mali.com
- http://www.numismondo.com/pm/mli
- http://uea.org/landoj/afriko/malio.html