Robert Koch
El Vikipedio
Robert KOCH [Robet Koĥ] (naskiĝis la 11-an de decembro, 1843, mortis la 27-an de majo, 1910) estis germana kuracisto kaj bakteriologo.
Robert Koch naskiĝis en Clausthal (nuntempe: Clausthal-Zellerfeld, Malsupra Saksio).
En la jaro 1876 li eltrovis la malsanigan efikon de la antraksa bacilo. En 1882 li malkovris la tuberkulozan bacilon kaj unu jaron poste, en Hindio, la kaŭzanton de la ĥolero. Pro siaj meritoj li en la jaro 1905 estis honorata per la Premio Nobel de Fiziologio aŭ Medicino.
Li estis profesoro de Odo Bujwid.
Li mortis en Baden-Baden (Badeno-Vurtembergo)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.saunalahti.fi/arnoldus/koch.html
- http://www.m-ww.de/persoenlichkeiten/koch.html
- http://www.bad-bad.de/gesch/r_koch.htm
- http://www.aerenlund.dk