Romaoj
El Vikipedio
Etnografio > Ciganoj > Romaoj
Ne estas rilato al Romio aŭ Rumanio
Romaoj estas ciganoj el tiuj ciganaj grupoj, kiuj vivas precipe en la orienta Eŭropo.
Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe "romaoj", tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".