Romy Schneider
El Vikipedio
Romy SCHNEIDER [romi ŜNAJde], aŭ realnome: Rosemarie Magdalena ALBACH (naskiĝis la 23-an de septembro 1938, mortis la 29-an de majo 1982) estis aŭstra aktorino.
Ŝi naskiĝis kiel filino de la geaktoroj Magda Schneider kaj Wolf Albach-Retty en Vieno. La nomon Schneider ŝi ekuzis post la divorco de siaj gepatroj en 1945. La unuajn filmrolojn ŝi ludis kune kun sia patrino. Famon ŝi akiris per la Sissi-filmoj (1955-57) temantaj pri la bavara princino Elisabeth (mallonge: Sissi), sed post la tria tiuspeca filmo la juna aktorino ribelis kontraŭ la teda roloskemo de la deca knabino.
En la jaro 1958 Romy Schneider enamiĝis al sia franca kolego Alain Delon kaj transloĝiĝis al Parizo. Ŝi studis aktoradon, elprovis sin en teatro kaj baldaŭ ricevis ofertojn al altnivelaj filmroloj, ekz. Der Prozess, filmigita far Orson Welles laŭ verko de Franz Kafka.
Profesie ŝi ekde tiam estis ege sukcesa, sed private ŝi suferis plurajn sortobatojn. Ŝia rilato kun Alain Delon fiaskis, same kiel poste ŝiaj du edzecoj. La plej granda katastrofo tamen estis la akcidenta morto de ŝia 14-jara filo en la jaro 1981. Ankaŭ ŝia sanstato malboniĝis, kaj kelkajn monatojn post sia lasta filmo Romy Schneider mortis en la aĝo de nur 43 jaroj en Parizo.
[redaktu] Listo de filmoj
- Wenn der weiße Flieder wieder blüht (Germanio, 1953)
- Sissi (Aŭstrio, 1955)
- Sissi, die junge Kaiserin (Aŭstrio, 1956)
- Sissi, Schicksalsjahre einer Kaiserin (Aŭstrio, 1957)
- Christine (Francio/Italio, 1958)
- Boccaccio 70 (Italio/Francio, 1962)
- Der Prozess (Germanio/Francio/Italio, 1962)
- What’s new Pussicat? (Usono, 1965)
- La piscine (Francio/Italio, 1968)
- Les choses de la vie (Francio/Italio, 1969)
- Ludwig II (Germanio/Italio/Francio, 1972)
- Cesar und Rosalie (Germanio/Francio/Italio, 1972)
- Gruppenbild mit Dame (Germanio/Francio, 1976)
- La passante du Sans-Souci (Francio/Germanio, 1981)