Salgiro
El Vikipedio
Salgiro | |
---|---|
Elfluejo: | Nordaj deklivoj de Ĉatirdago, Krimeo |
Enfluejo: | La golfo Sivaŝo de Azova Maro |
Longo: | 204 km |
La akvokvanto en la malsupra parto: | 2 m3/s |
La areo de la teritorio: | 3750 km² |
Salgiro (ukraine, ruse - Салгир, krime-tatare - Salğır) - la plej longa rivero de la Krimea Duoninsulo. La longeco - 204 km., la areo de la teritorio - 3750 km2. Ĝi estas formita de kuniĝo de la riveroj Angaro kaj Kizilkobo, kiuj komenciĝas sur la nordaj deklivoj de la Krimea montaro. Poste Salgiro fluas nordorienten kaj alfluas la golfon Sivaŝo. La rivero estas nutrata plejparte de neĝoj kaj subteraj akvoj. Somere en la malsupra parto de la fluejo ĝi sekiĝas. Ĉe la rivero Salgiro situas la ĉefurbo de Krimeo - la urbo Simferopolo, ĉe kiu sur la rivero estas kreita la simferopola akvorezervujo. La akvo de la rivero estas uzata por produktado de energio kaj ankaŭ por agrikulturaj bezonoj.