Kafo
El Vikipedio
Kafo estas trinkaĵo preparata el la semoj de la kafarbo (coffea arabica) kaj estas stimula pro enhavo de la kemiaĵo kafeino. La frukto de la kafarbo estas beroforma, nuksa, kun 2 semoj. La kafosemon oni vendas krude aŭ bruligete (rostite).
Kafotrinkaĵo estas preparita laŭ tre diversaj manieroj, inter kiuj la plej konataj estas:
- boligi la trikturitajn semojn en akvo (la plej malnova metodo, iam nomita greka aŭ turka kafo)
- filtrado (pasigi varman akvon tra filtro kun la muelitaj semoj)
- Espreso (ankaŭ pasigi varman akvon tra filtro sed kun helpo de vapor-premo)
Oni kutime trinkas la kafon varman, sed ankaŭ oni povas trinki ĝin malvarman, solan, kun varma lakto, aŭ miksitan kun aliaj spicoj kiel cinamo aŭ cikorio, aŭ kun ĉokolado.
[redaktu] Historio
Kvankam certe oni ne konas ĝian originon, laŭ la legendo estis kapristo en Etiopio kiu malkovris la efekto de la kafo rigardante siajn kaprojn post la manĝado de kafofruktoj.
Laŭ iu legendo, la profeto Mohameto estis malsana, kaj Gabrielo la anĝelo donis al li trinkaĵon, tiel nigran kiel la Nigra Ŝtono de Mekao, kaj la profeto resaniĝis.
La kafarbo devenas el Etiopio kaj estis la araboj kiuj unue kulturis kaj trinkis ĝin je alta grado pro la malpermeso de Islamo al la alkoholaĵoj.
La kafo kiel trinkaĵo alvenis al Italio en 1645 kaj al Anglio en 1650. La unua kafovendejo en Francio estis malfermita je 1661 en Marsejlo, kaj la unua kafejo en Vieno estis fondita de Josef Koltschitzky la 12-an de septembro de 1683.
En la 18-jarcenta Francio kafejoj iĝis gravaj sociaj lokoj kaj rolis en la disvolviĝo de ideoj (vidu Kafejo Procope fondita en 1686).
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: