Vaflo
El Vikipedio

Vaflo estas malpeza, maldika kukaĵo, bakita en vaflofero.
Vafleto estas tre maldika vaflo, ofte en formo de korneto, uzata nun ĉefe kun glaciaĵo.
Kremvaflo estas vaflo kun kirlita kremo.
Siropvaflo estas du maldikaj vafloj kun, inter la du, tavolo da siropo. (nederlanda specialaĵo)
(PIV)
Vaflojn oni bakas precipe en banurboj ĉe la promenejoj kaj bulvardoj, al aliaj urboj ili estas liverataj kiel banurbaj vafloj, kio donas al ili specialan allogecon.
La banurba vaflo estas kutime ronda, maldika disko (diametro c. 20 cm), el tre dolĉa pastaĵo, kaj anstataŭ ĉelaro la ferplatoj enpresis reliefan bildon de varma akvofonto aŭ alia banurba simbolo.
Ofte estas pluraj vafloj kungluitaj per dolĉa ŝmiraĵo, per kio estiĝas unu- aŭ plurcentimetra frandaĵo tranĉita je oblongoj, kvadratoj aŭ trianguloj.
vidu vaflofero