Skorzonero
El Vikipedio
Skorzonero | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
Skorzonero estas legomo kiu antaŭ la Dua Mondmilito sufiĉe multe estas manĝata sed poste malpopulariĝis, eble pro ĝia laborpostuleco. Dum la senŝeligado de la longaj, malhelaj radikoj liberiĝas glueca plantolakto. Pro tio la legomo ricevis la kromnomon kuiristina ĉagreno.
Alia kromnomo estas vintro-asparago (aŭ povrul-asperago): la gusto de la legomo iomete simalas al tio de la asparago. Skorzonero estas tipa vintra legomo, kun la plej granda alportado en februaro.
Post la senŝeligado oni tranĉas la skorzonerojn en pecetoj kaj kuiras ilin kun iom da vinagro por eviti senkoloriĝon. Oni povas eviti la gluecan plantolakton per la portado de kuirejaj gantoj. Ankaŭ oni povas pli facile senŝeligi la skorzonerojn post kuirado.
[redaktu] Nutra valoro
La nutra valoro de 100 g da freŝaj skorzoneroj estas:
Energia valoro | 69 kkal / 289 kĴ |
Karbonhidrato | 12,5 g |
Proteino | 1,5 g |
Graso | 0,5 g |
Vitamino C | 5 mg |
Vitamino B1 | 0,05 mg |
Vitamino B2 | 0,02 mg |
Kalio | 400 mg |
Kalcio | 60 mg |
Fero | 1,5 mg |