Someraj Olimpikoj 1936
El Vikipedio
La 11-aj Someraj Olimpikoj okazis de la 1-a ĝis la 16-a de auĝusto 1936 en Berlino.
Internacia olimpika komitato estis ja maltrankviligita pro kreskanta forto de faŝismo en Germanio, sed rilate al sukceseco de vintra olimpiko, kiu ankaŭ okazis en Germanio, Berlino fine fariĝis la gastiganta urbo.
Multe da landoj proponis bojkoti tiun ĉi olimpikon, sed fine unusola lando, kiu vere mankis, estis Hispanio, kaj pro civitana milito, kiu tiutempe paralizis tiun ĉi landon.
La ludon malfermis Adolf Hitler kaj kelkaj teamoj eĉ dum bonveniga ceremonio salutis Hitleron per hajlado. Stelo de la ludoj estis spite al tiu ĉi harmoniigo afrousonano Jesse Owens. Owens ridindigis la teorion de Hitler pri aria supereco, kiam li gajnis kvar orajn medalojn en kuro je 100 kaj 200 metroj, en longa salto kaj en stafedo 4x100 metroj.
La potenca germana teamo subtenata de la registaro superis tabelon kun 33 oraj medaloj. Post Germanio sekvis Usono kun 24 kaj Hungario kun 10 oraj medaloj.
En Berlino oni unuafoje batalis je olimpika oro en kanuado, basketbalo kaj ekstera pilkoĵetado kun 11 ludantoj.
Pro la dua mondmilito interrompis kontinuito de la ludoj kaj la pluaj okazis nur en la jaro 1948.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |