Subjekto Objekto Verbo
El Vikipedio
Gramatiko > Lingvaj tipoj > Frazostrukturo
Laŭ lingva tipologio, SOV estas la plej komuna vortordo inter la lingvoj de la mondo.
Ekzemple:
- La kato la muson ĉasas.
El la japana lingvo:
- 私は箱を開けます。
- watashi wa hako o akemasu.
- Mi la skatolo(j)n malfermas.
Tiu vortordo estas tipe uzata en:
- la Aina lingvo
- la Eŭska lingvo
- la Hinda lingvo
- la Japana lingvo
- la Keĉua lingvo
- la Korea lingvo
- la Latina lingvo
- la Persa lingvo
- la Praskandinavia lingvo
- la Tamila lingvo
- la Tibeta lingvo
- la Turka lingvo
SOV lingvoj havas fortan emon uzi postpozicioj anstataŭ prepozicioj, sed ekzistas esceptoj al tiu emo, ekzemple la latina. Ili emas meti helpoverbojn post la ĉefverbo, genitivan substantivan subfrazon antaŭ la posedata substantivo, kaj subjunkcioj je la fino de subjunkcia subfrazo. Lingvoj kie relativa subfrazo antaŭas la modifatan substantivon estas plej ofte SOV, sed la renverso ne estas vera; multaj SOV lingvoj havas relativajn subfrazojn post la modifatan substantivon. SOV lingvoj ankaŭ emas ordigi la adpoziciaj subfrazoj laŭ ordo tempo-maniero-loko.
Formo: Subjekto - Objekto - Verbo
Komparu kun SVO, VSO, VOS, OSV, OVS.