Verbo Subjekto Objekto
El Vikipedio
Gramatiko > Lingvaj tipoj > Frazostrukturo
Laŭ lingva tipologio, VSO estas la tria plej komuna vortordo inter la lingvoj de la mondo.
Ekzemple:
- Ĉasas la kato la muson.
El la araba lingvo:
- "Fariha 'istadunâ bi tilmizihu"
- Kontentas (f r h) nia instruisto ('istadu) pri siaj lernantoj.
Tiu vortordo estas plej ofte uzata en:
- la araba lingvo (klasike; iuj modernaj dialektoj havas pli ofte SVO
- la berbera lingvo
- la havaja lingvo
- la irlanda lingvo
- la kimra lingvo
- la tongana lingvo
VSO lingvoj plej tipe havas prepoziciojn anstataŭ postpoziciojn.
Iuj lingvoj kiuj havas ĉefe SVO vortordo en ne-markitaj frazoj uzas ordon VSO por demandoj, ekzemple la nederlanda, la franca, kaj pli formala uzo en la angla lingvo.
Formo: Subjekto - Verbo - Objekto