Bafina Insulo
El Vikipedio
Bafina Insulo (inuktituta: ᕿᑭᖅᑖᓗᒃ, Qikiqtaaluk, franca: Île de Baffin) estas insulo de la Kanada Arkta Insularo en Nunavuto. Ĝi estas la plej granda insulo de Kanado kaj kvine plej granda insulo de la mondo, kun area de 507 451 km². Ĝi havas 11.000 loĝantojn (2004) kaj nomiĝas laŭ la brita esploristo William Baffin. La malnovaj Norvegoj konis ĝin laŭ la nomo Helluland.
[redaktu] Geografio
La ĉef-"urbo" de Nunavuto, Iqaluit, troviĝas ĉe Golfeto Frobisher je la suda marbordo de Bafina Insulo.
Sude troviĝas la Hudsona Markolo, sur kies alia flanko estas Kebekio. Oriente estas la Davisa Markolo kaj la Bafina Golfo; aliflanke de ili estas Grenlando. Je la okcidento kaj nordo, Foksa Baseno, la Butia Golfo kaj Lankastra Markolo dividas Bafinan Insulon disde la resto de la Kanada Arkta Insularo.
Sur la insulo mem estas monta tereno, kun la plej alta monto Monto Blanche (2,146 m). Alia grava monto estas Monto Asgard (2011 m) en la Nacia Parko Auyuittuq.
En la centro de la insulo oni trovas la Glaĉero Barnes, kiu retiriĝas depost la fruaj 60-aj jaroj.
[redaktu] Politiko
Bafina Insulo estas parto de la Regiono Qikiqtaaluk de Nunavuto.
[redaktu] Komunumoj (laŭ nombro de loĝantoj) (2001)
Ikaluito | 5,236 |
Pangnirtung | 1,243 |
Pond Inlet | 1,220 |
Clyde River | 785 |
Arctic Bay | 646 |
Kimmirut | 433 |
Aldone, la komunumoj Qikiqtarjuaq kaj Cape Dorset lokiĝas sur insuletoj apud Bafina Insulo.