The Godfather
El Vikipedio
La Baptopatro | |
---|---|
Originala titolo | The Godfather |
Produktadlando | Usono |
Filmita en | Usono |
Originala lingvo | Angla lingvo |
Kina aperdato | 26-a de novembro 1942 |
Daŭro | 102 min. |
Ĝenro | Krimo |
Buĝeto | $6.000.000 |
Reĝisoro(j) | Francis Ford Coppola |
Produktisto(j) | Albert Ruddy |
Scenaro | Francis Ford Coppola, Mario Puzo |
Laŭ la verko de | Mario Puzo |
Muziko-eldonisto | Nino Rota kaj Carmine Coppola |
Produkto | Paramount Pictures |
Distribuo | Paramount Pictures |
The Godfather (anglalingve: "La Baptopatro") estas 1972-a krima filmo direktita kaj kunverkita de Francis Ford Coppola, bazita de la romano de la sama nomo de la alia kunverkisto Mario Puzo. En la filmo aperis steluloj Marlon Brando, Al Pacino, Robert Duvall, Diane Keaton, kaj James Caan. La filmo estas la unua parto de la Trilogo Godfather, sekvita de The Godfather Part II en 1974 kaj The Godfather Part III en 1990.
La rakonto de la filmo ampleksis dek jarojn de malfrua 1945 ĝis frua 1955, pri la estro de Novjorka Mafio donas kontrolon de la familia entrepreno al sia malinklina filo. Ĝi rangas kiel la tria plej bona filmo de la American Film Institute, kaj estas unu el du filmoj kun rango de 9.1 el 10 (la alia estas The Shawshank Redemption) en la Internet Movie Database plej bona 250 listo. Ĝi ankaŭ estas la plej alta filmo en la plej bona 100-listo de Metacritic.