Omleto
El Vikipedio
Kuirarto > Omleto
Omleto estas manĝaĵo el batmiksitaj ovoj, kuiritaj en pato kun oleo aŭ butero (aŭ alia graso) kaj spicoj aŭ aliaj ingrediencoj, ofte prezentata duige faldita.
[redaktu] Tipoj de omleto
- ĉampinjona omleto
- fromaĝa omleto
- funga omleto
- hispana omleto: (nomata en la hispana "tortilla" [tortilja], laŭvorte torteto), tiel hispanoj nomas la terpoman omleton.
- ŝinka omleto
- terpoma omleto: en Hispanio ĝi konsistas el la sekvaj bazaj ingrediencoj: terpomoj, ovoj, oliv-oleo, cepo kaj salo.