Triumfa Arko de Parizo
El Vikipedio
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
La Triumfa Arko (franclingve Arc de Triomphe) estas monumento de Parizo lokita centre de la placo Charles de Gaulle, je la okcidenta fino de la avenuo de la Elizeaj Kampoj. Ĝi estas parto de la granda okcidenta-orienta akso de Parizo, ekde la palaco Luvro ĝis la kvartalo La Défense. La alto de la monumento estas proksimume 52 metroj, kaj la larĝeco estas 45 metroj. Ĝi estas la dua plej granda triumfa arko de la mondo (la plej vasta troviĝas en Nord-Koreio.
La Triumfa Arko estas unu el la plej famaj monumentoj de Parizo. Ĝi estis mendita en 1806, post la venko de Austerlitz far la imperiestro Napoléon Bonaparte. La monumento estis tiel grandega kaj kompleksa, ke sia konstruado ne finis antaŭ la reĝado de Ludoviko-Filipo, en 1833-1836.