Tuvio
El Vikipedio
Tuvio estas respubliko en suda parto de Siberio en Rusio. De 1921 ĝis 1944 ĝi estis sendependa ŝtato kaj nomiĝis Tannu-Tuva.
Тыва Республика1 Республика Тыва2 |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
Oficialaj lingvoj | tuva kaj rusa | ||||
Ĉefurbo | Kizil (ĝis 1918 nomiĝis Belocarsk, kaj inter 1918-26 Ĥem-Beldir) | ||||
La plej granda urbo | Kizil (104 105 loĝantoj) | ||||
Prezidento | Ŝerig-ool Oorĵak | ||||
Areo | 170 500 km² |
||||
Loĝantaro – entute – denseco |
2002 305 510 1,8 / km² |
||||
Valuto | Rusia rublo (RUB ) |
||||
Tempozono – somere |
+7 UTC+8 |
||||
Historio – Sendependa – Aŭt. regiono – ASSR – respubliko |
1921-1944 11-a de oktobro 1944 10-a de oktobro 1961 31-a de marto 1992 |
||||
Retpaĝaro | http://gov.tuva.ru | ||||
1La nomo en la tuva lingvo 2La nomo en la rusa lingvo |
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Tuvio situas en la geografia mezo de Azio. Laŭdire la geografia meza punkto situas en la ĉefurbo Kizil, sed pri tio ne regas ĝenerala unuanimeco. Tamen tie troviĝas momumento, kiu indikas la geografian mezon de Azio. Tuvio estas grandparte montara regiono kaj altebenaĵo, pro kio la naturo konserviĝis relative bone. La regionon ĉirkaŭas montaroj Sajan kaj Tannu-Ola. Pli ol 80 % el teritorio estas montaroj. La plej alta loko estas Mongun-Tajga (Arĝenta monto), kies alteco estas 3 976 metroj.
La najbaroj de Tuvio estas norde Krasnojarska regiono, nordoriente Irkutska provinco, sude Mongolio, okcidente respubliko Altaj kaj nordokcidente Ĥakasio.
[redaktu] Loĝantaro
Tuvio havas 305 510 loĝantojn (2002). Duono el la loĝantoj vivas en urboj aŭ urbetoj. Tuvio havas kvin urbojn, kiuj estas la ĉefurbo Kizil (104 105 loĝ.), Ak-Dovurak (13 300 loĝ.), Ŝagaan-Arig (9 100 loĝ.), Ĉadanaa (9 100 loĝ.) kaj Turan (5 600 loĝ.).
[redaktu] Naciecoj
Plejparto el loĝantoj estas tuvoj, kiuj formas 77,0 % el la loĝantaro (2002). La plej granda minoritato estas rusoj 20,1 % el loĝantaro. Post la kolapso de Sovetio rusoj grandkvante elmigris el la regiono. En jaro 1989 rusoj formis 32 % el loĝantaro.
[redaktu] Administra divido
[redaktu] Ekonomio
[redaktu] kanabo
Post la fermo de multaj industra-centroj dum la jaroj 1990 , la kulturo de kanabo venis en Tuvio kaj estas hodiaŭ tre grava. Sed oficiale estas ne permita. La kalkuloj sur la superficio de la kampoj ne estas preciza, estas entre 26 000 ĝis 84 000 hektaroj. En 2005, la moskovita-ĵurnalo Novaïa Gazeta, konsideras tiun landon ĉar la "rusia Kolombio, kie mem la infanoj vivas dank'al kanabo kaj kie la policio defendas la kampoj aŭ la produktistoj...". En la sama artikolo de Novaïa Gazeta, la kanabo fariĝas en kelkaj regionoj unu mono por eĉanĝi multaj aferoj ĉar : "manĝo, aŭtoj, motoj, ĉevaloj aŭ la Alkoholaĵo...".