Urba vojimposto
El Vikipedio
La urba (aŭ enurba) vojimposto estas kontraŭ-ŝtopiĝa ŝarĝo en urbegoj, ĉefurboj kontraŭ la jam neeltenebla dumtaga intern-urba trafiko. Ĝi celas rapidigon de la trafiko kaj pli sanan medion per pli pura aero.
La urba vojimposto estis unuafoje enkondukita en Singapuro (1975), ekde tiam ĝi aperis en Bergen, Trondheim, Oslo kaj Londono, Stokholmo sed pripensas ties enkondukon la urboj kiel Milano, Torino, Helsinko, Göteborg, Pécs kaj Prago.
La spertoj estas bonaj: malpliiĝis, rapidis la trafiko, malpliiĝis la aera, brua poluo, dum la internurbaj vendejoj ne rimarkis gravan malpliiĝon de la aĉetantoj.
[redaktu] Tekniko
La teknikan sistemon planis kaj evoluigis IBM. La sistemo registras la aŭtomobilojn ĉe eniro kaj foriro laŭ la licencplato, la pago okazas tra banko, aŭ el aparta "vojimposta konto" aŭ per antaŭaĉetita bileto.
La sistemo ne rekonas nur 1 % de la aŭtomobiloj.