Usona Imperio
El Vikipedio
Historio > Imperio > Usona Imperio < Usono
Usona Imperio estas neformala termino, kiun oni uzis por kune priskribi la diversajn koloniojn kaj teritoriojn kiuj estis aŭ posedataj aŭ regataj de la usona registaro.
Usono origine estis nordamerika koloniaro en Brita imperio. En 1776, per Usona Revolucio, ĝi sendependiĝis. La usonanoj daŭrigis la ampleksigo okcidenten, kie jam situis nordamerikaj indianoj, parto el Franca Imperio kaj parto el Hispana Imperio. La enmigrado de eŭropanoj provizis la homojn, kaj la modernaj industrio kaj ekonomio de Usono provizis la armilojn kaj monrimedojn. La loĝantoj de la okcidentaj estis aŭ usonanigitaj, aŭ migrigitaj, aŭ ekstermitaj. La idearo esprimita en Manifest Destiny ("evidenta destino") instigas al koloniado de Nordameriko.
Elstaraj punktoj en tiu historia fazo estas:
- Aĉeto de Luiziana Teritorio el la Franca Imperio de Napoleono la 1-a.
- 1830: La Usona Kongreso promulgas la Akton de Indiana Forigo, kiu devigis indianojn loĝantajn oriente de la misisisipia rivero transloĝiĝi. Rezervo de Indian Territory ("Indiana teritorio", nun Oklahomo) por pluraj indianaj etnoj.
- Anekso de Teksaso, sendependigita el Meksiko fare de usondevenaj koloniistoj.
- Anekso de sudokcidenta Usono, inkluzive Kalifornion kiel rezulto de la Usona-Meksika Milito. La traktato de Guadalupe-Hidalgo cedis nordan Meksikon al Usono kontraŭ $15 000 000. Tiama norda Meksiko estas nun sudokcidenta Usono.
- Anekso de Havajo, kie usondevenaj kaj eŭropdevenaj koloniistoj renversis la praloĝantan monarkion kun helpo de la usona mararmeo.
- Aĉeto de Alasko el Rusa Imperio
La plejparton de la eksteramerikaj kolonioj de Usono ĝi gajnis per la usona venko en la Hispana-Usona Milito, post kiu la Reĝlando de Hispanio konsentis cedi la plejparton de siaj ankoraŭaj koloniaj posedaĵoj al la regado de Usono.
La plejparto de la antaŭaj kolonioj de Usono de post tiam fariĝis sendependaj ŝtatoj, ŝtatoj de la usona unio, aŭ memregantaj commonwealth-oj.
La jenaj regionoj iam estis parto de la "Usona Imperio":
- Alasko (1867 - 1959, iĝis federacia ŝtato)
- Usona Samoo (1900 - nun)
- Kubo (1899 - 1909, sendependiĝis, sed restis multe da usona influo)
- Dominika Respubliko (1916 - 1922)
- Gvamo (1898 - nun, konkerita de la Japana Imperio dum Dua mondmilito)
- Havajo (1899 - 1959, iĝis federacia ŝtato)
- Marŝal-Insuloj (1944 - 1990, iĝis sendependa regno en libera asociado kun Usono)
- Mikronezio (1944 - 1990, iĝis sendependa regno en libera asociado kun Usono)
- Panama Kanalo (1903 - 1999, pasis al Panamo)
- Filipinoj (1898 - 1946, konkerita de la Japana Imperio, post rekonkero de Usono, iĝis sendependa regno)
- Puerto-Riko (1898 - nun)
- Usonaj Virgulininsuloj (1917- nun)
Usonaj trupoj multfoje invadis landojn. La Doktrino de Monroe (1823) avertis al eŭropaj imperioj, ke Usono konsideris sin la ĉefa potenco en Ameriko kaj ne tolerus fremdajn influojn. Laŭ tiu, la mezamerikaj regnoj estis neoficiale nomataj "bananaj respublikoj", kie usonaj fruktofirmaoj kiel United Fruit Company estis la vera potenco super la lokaj registaroj.
Ankaŭ en Afriko, kontraŭsklavismaj usonanoj aĉetis landon por loĝigi la eksajn sklavojn, kiuj organizis sian novan regnon Liberion laŭ la usona modelo.
Post Dua mondmilito, la Malvarma milito kontraŭmetis Usonon kaj Sovetion. Tial ke la milito akcelis la disigon de eŭropbazitaj imperioj, ambaŭ superpotencoj dividis la mondon laŭ blokoj. Usono organizis NATO-n en okcidenta Eŭropo kaj SEATO en sudorienta Azio. Ankaŭ ceterloke, Usono helpis registarojn favorajn al si. Inter tiuj subimperioj, Argentino agis en Cono Sur, Sudafriko en suda Afriko, kaj Israelo kaj iam Irano en sudokcidenta Azio.
Foje la Malvarma milito varmiĝis kaj usonaj trupoj batalis rekte kontraŭ aliblokanoj en Korea Milito, Vjetnama milito, Grenado.
La usona armeo havas multajn bazojn en ĉiu mondoparto.
Hodiaŭ, la termino "Usona Imperio" iafoje estas uzata kiel mallaŭda esprimo por konkretigi la militan kaj kulturan ĉeeston de Usono en multaj landoj. American Empire (Usona Imperio) estas libro de Andrew Bacevich, kiu diras, ke Usono ekagis kiel imperio de post la fino de la Malvarma milito.
Iuj usonaj komentariistoj kaj eminentuloj insistas, ke Usono estas kaj devas esti imperio ĉiusence. La Project for a New American Century (Projekto por Nova Usona Jarcento), kiu inkluzivas multajn el la nuntempaj ŝtatestroj de Usono, reprezentas tiun vidpunkton.
Usonaj intelektuloj kiel Noam Chomsky kaj Edward Said verkas kontraŭ la imperiemo de Usono.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Echelon
- Transnacia firmao
- Novkoloniismo
- Coca-Cola
- Plano Marshall
- Usona imperiismo
- Pax Americana
- ANZUS
- Usona marinfanterio
- Avioŝipo