Valencia lingvo
El Vikipedio
La Valencia lingvo estas lingvo, vere proksime de la kataluna lingvo kiu estas ĉefe parolata en orienta Hispanio. Ĝi estas laŭlege konsiderata kiel la ĝusta lingvo de Valencilando. Estas konflikto de ĉu la valencia lingvo estas memstara lingvo aŭ nur dialekto de la kataluna lingvo.
Laŭ la regiona aŭtonoma registaro (Generalitat Valenciana), en junio 2005, ĉirkaŭ 94% de la loĝantoj de Valencilando kapablas paroli ĝin, proksimume 78% kapablas paroli kaj legi ĝin, kaj proksimume 50% kapablas skribi ĝin.
Ekzistas forta politika polemiko en Valencio pri tio ĉu la valencia devas esti konsiderata dialekto de la kataluna aŭ memstara lingvo. La oficiala vidpunkto estas la unua, sed oni respektas kelkajn proprajn trajtojn, kaj uzas la nomon valencia. La aŭtoritatoj de Hispanio rigardas la lingvojn kiel du oficialajn memstarajn lingvojn. Grupo aktiva defendas la memstarecon, interalie por substreki sendependecon disde la politika koncepto nomata Katalunlingvio. La polemiko estas sekvebla en Esperanto en jenaj artikoloj de La Ondo de Esperanto: pledo de Augusto Casquero favora al la konsiderado kiel aparta lingvo, kaj respondon de Hèctor Alòs defendanta la unuecon de ambaŭ lingvoj.