Vindotuko
El Vikipedio
Vindotuko estas subvesto kun bonaj likvaĵosorbaj proprecoj ĉefe por beboj sed malofte por malsanuloj, kiuj ne povas regi sian urinadon, fekadon.
[redaktu] Ĉe beboj
La beboj iĝas purumaj inter la aĝo de 1,5-4 jaroj. Ĝis tiam ili portas vindotukon en diversaj grandoj. Oni ŝanĝas la vindotukojn ĝenerale ĉiujn 4 horojn.
Origine oni uzadis tekstilan vindotukon, kiun oni povis lavi. Pli poste aperis la modernaj vindotukoj kun internaj remburaĵoj, kiuj pli bone sorbas la humidecon. Ĉar tiuj modernaj vindotukoj estas farataj parte el nenaturaj materialoj kaj estas unufoje uzeblaj, forĵeteblaj, ili poluas la medion.
[redaktu] Ĉe plenkreskuloj
Malofte plenkreskuloj devas uzi specialajn vindotukojn, se ili havas urin-retenan problemon aŭ iras inter ekstremaj cirkonstancoj. (ekz. Richard Branson dum tritga ĉirkaŭmonda flugado en 2005 per GlobalFlyer)