Vitus Bering
El Vikipedio
Vitus Jonassen Bering (Behring) (naskiĝis en 1680 ĉe Horsens en Jutlando; mortis 19-a de decembro 1741 sur la insulo Avaĉa en Bering-insularo) estis dana esploristo en rusa servo.
Bering estis dungita de Petro la Granda kiel mara kapitano de la novformita mararmeo en Kronŝtadt. Li batalis kontraŭ la svedoj, poste li ricevis la eblecon gvidi esplorvojaĝon al la maro de Kamĉatka. Li esploris en la jaro 1725 la nordan bordon de Siberio kaj travojaĝis la – poste omaĝe al li nomatan - Beringan Straton (markolon), kiu iĝis jam en 1648 malkovrita. Bering pruvis per tio decidforte, ke Ameriko ne interligiĝas kun Azio.
Li forŝipis la 4-an de junio 1741, por konstati, ĉu la kontraŭe situantaj bordoj apartenas la insulo aŭ al kontinento. Bering ekzamenis la nordokcidentan bordon de Ameriko ĝis la 69° norda latitudo. Vojaĝanta al insulo Avaĉa, mortis li tie la 19-an de decembro 1741, poste la insulo etis nomata Bering-insulo.