Wimbledon (turniro)
El Vikipedio
La tenisturniro de Wimbledon estas la plej maljuna turniro de la mondo kaj konsiderata la plej prestiĝa inter ĉiuj. Ĝi estis kreita en 1877, kiam la « All England Croquet and Lawn Tennis Club » organisis la unuan turniron de historio kun 22 tenistoj. En 1879 okazis la unuaj duoblaj ludoj, kaj en 1884 la unuaj virinaj.