Ŝĉolkino (Krimeo)
El Vikipedio
Urbo de Krimeo | |
Ŝĉolkino rus. Щёлкино ukr. Щолкіне krim. Şçolkino |
|
La regiono de Krimeo: | Lenina regiono |
Koordinatoj: | 45°25'N, 35°48'E |
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~20 m. |
Areo: | ? |
Loĝantaro: | 11 400 homoj (laŭ la jaro 2006) |
Loĝ-denso: | ? |
Poŝt-kodoj: | 98213 |
Telefon-kodo: | +380-6557 |
Hor-zono: | UTC +2 |
Antaŭa(j) nomo(j): | --- |
Urbestro: | Gennadij NOVIKOV |
Oficiala paĝaro nekonata |
Ŝĉolkino (rus. Щёлкино, ukr. Щолкіне, krim. Şçolkino) — urbo en la Lenina regiono de Krimeo (la regiono estas montrita flave). La urbo situas en la orienta parto de la Krimea duoninsulo proksimume 75 km okcidente de Kerĉo, ĉe la Azova maro ĉe la kabo Kazantipo.
La urbo estis fondita oktobte 1978 kiel loĝ-loko por la konstruantoj de la Krimea Atomcentralo. En la jaro 1989 sub premo de la publika opinio la konstruado de la centralo estis haltigita (en la stato de 80-procenta preteco). La manko de iu serioza industrio kaŭzis kolapson de la urbo (la loĝloko ricevis la statuson de urbo la 18an de decembro 1992); dum iom da tempo komence de la 1990-aj jaroj la urbo preskaŭ mortis. Tamen meze de la 1990-aj jaroj proksime al la urbo oni komencis aranĝi popularajn porjunularajn danc-tendarojn, dank' al kiuj la urbo lastatempe evoluas kiel ĉemara ripoz-loko.
La urbo estis nomita omaĝe al Kirill Ivanoviĉ ŜĈOLKIN - sovetia fizikisto, membro-korespondanto de la Akademio de Sciencoj de USSR.
La loĝlokoj de Krimeo | |||
---|---|---|---|
Urboj: |
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio |
||
Urbo-tipaj loĝlokoj: |
Aeroflotsko • Agrarno • Azovsko • Bagerovo • Beregovo • Ĉernomorsko • Foroso • Gaspro • Gvardejsko • Golubozalivo • Gresovsko • Gurzufo • Kacivelo • Kaĉo • Kirovsko • Koktebelo • Komsomolsko • Koreizo • Krasnogvardejsko • Krasnokamenko • Kujbiŝevo • Kurortno • Kurpato • Lenino • Livadio • Masandro • Mirno • Molodeĵno • Nauĉno • Niĵnegorsko • Nikito • Nikolajevko • Novofedorivko • Novoselivske • Novosveto • Novozerno • Oktjabrsko • Orĝonikidzo • Oreando • Otradno • Parkovo • Partenito • Pervomajsko • Ponizovko • Poŝtovo • Primorsko • Razdolno • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko (ĉe Jalto) • Sovetsko (Sovetska regiono) • Ŝĉebetovko • Vinogradno • Volno • Vosĥodo • Zaozerno • Zujo |