Krasnoperekopsko
El Vikipedio
Urbo de Krimeo | |
Krasnoperekopsko rus. Красноперекопск ukr. Красноперекопськ krim. Krasnoperekopsk |
|
La regiono de Krimeo: | Krasnoperekopska municipo |
Koordinatoj: | 45°57'N, 33°47'E |
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~5 m. |
Areo: | 22 km² |
Loĝantaro: | 30 700 homoj (laŭ la jaro 2006) |
Loĝ-denso: | 1395,45 hom/km² |
Poŝt-kodoj: | 96000 — 96005 |
Telefon-kodo: | +380-6565 |
Hor-zono: | UTC +2 |
Antaŭa(j) nomo(j): | --- |
Urbestro: | ? |
Oficiala paĝaro nekonata |
Krasnoperekopsko (rus. Красноперекопск, ukr. Красноперекопськ, krim. Krasnoperekopsk) — urbo en la norda parto de Krimeo. La urbo estas administra centro de la Kraskoperekopska regiono, sed mem ne estas parto de la regiono, estante unu el la 11 urboj de la respublika subeco (formas propran urban municipon).
La urbo troviĝas en la suda parto de la Perekopa terkolo, 124 km norde de Simferopolo. Ĉe la urbo pasas la Nordkrimea kanalo. Tra la urbo pasas la fervoja linio Ĝankojo-Ĥersono (unu el la 2 fervojaj linioj, kiuj konektas Krimeon al la materiko).
La urbo estis fondita en la jaro 1932 kiel industria loĝ-loko ĉe brom-produkta uzino. En la jaro 1966 la loĝloko ricevis la statuson de la urbo. Oni ne miksu la urbon Krasnoperekopsko kun la historia urbo Perekop, kiu troviĝas 25 km norde de Krasnoperekopsko kaj nun (post detruo dum la Interna Milito) estas nur negranda vilaĝo.
Nun en la urbo loĝas ĉ. 31 mil homoj (rusoj - ĉ. 16,5 mil, ukrainoj - ĉ. 13,5 mil, krime-tataroj - ĉ. milo.
La klimato de la urbo estas tre seka, varmega, kun modere malvarma vintro. La averaĝa temperaturo de januaro estas -2,4°C, de julio +23,3°C. La jara kvanto de hidrometeoj - 336 mm.
La loĝlokoj de Krimeo | |||
---|---|---|---|
Urboj: |
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio |
||
Urbo-tipaj loĝlokoj: |
Aeroflotsko • Agrarno • Azovsko • Bagerovo • Beregovo • Ĉernomorsko • Foroso • Gaspro • Gvardejsko • Golubozalivo • Gresovsko • Gurzufo • Kacivelo • Kaĉo • Kirovsko • Koktebelo • Komsomolsko • Koreizo • Krasnogvardejsko • Krasnokamenko • Kujbiŝevo • Kurortno • Kurpato • Lenino • Livadio • Masandro • Mirno • Molodeĵno • Nauĉno • Niĵnegorsko • Nikito • Nikolajevko • Novofedorivko • Novoselivske • Novosveto • Novozerno • Oktjabrsko • Orĝonikidzo • Oreando • Otradno • Parkovo • Partenito • Pervomajsko • Ponizovko • Poŝtovo • Primorsko • Razdolno • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko (ĉe Jalto) • Sovetsko (Sovetska regiono) • Ŝĉebetovko • Vinogradno • Volno • Vosĥodo • Zaozerno • Zujo |