Balaklavo
El Vikipedio
Urbo de Krimeo | |
Balaklavo rus. Балаклава ukr. Балаклава krim. Balıqlava |
|
La regiono de Krimeo: | Sebastopola municipo |
Koordinatoj: | 44°30'N, 33°36'E |
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~10 m. |
Areo: | ? |
Loĝantaro: | 30 000 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | ? |
Poŝt-kodoj: | 99xxx |
Telefon-kodo: | +380-692 |
Hor-zono: | UTC +2 |
Antaŭa(j) nomo(j): | Ĉembalo (ĝis 1475), Jamboli, Simbolon |
Urbestro: | ? |
Balaklavo (rus. Балаклава, ukr. Балаклава, krim. Balıqlava) - loĝloko en Krimeo, populara ripozejo. Antaŭe (ĝis la jaro 1957) ĝi havis la statuson de urbo, nuntempe oficiale ĝi estas konsiderata kiel parto de Sebastopolo (la Balaklava distrikto estas la plej granda en Sebastpolo). La nomo de la urbo el la krime-tatara tradukeblas kiel "fiŝ-nesto", "fiŝ-baseno". La urbo famas pro sia longa kaj serpentuma kreko, kiu estas ĉirkaŭita de montetoj kaj kune kun ili formas belan vidaĵon.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Dum diversaj tempoj Balaklavo apartenis al multaj ŝtatoj kaj popoloj. La unua loĝloko, pri kiu ni havas certajn sciojn, ĉi tie estis la helena kolonio, nomata Simbolon (Συμβολον); tiutempe ĝi estis grava komerca centro. Dum la mezepoko la urbo apartenis al Bizanca Imperio (tiutempe la urbo nomiĝis Jamboli) kaj poste - al ĝenovanoj, kiuj konkeris la urbon en 1365 kaj nomis ĝin Ĉembalo. En la urbo konserviĝis la restaĵoj de la ĝenova fortreso, kiu troviĝas sur la monteto super la eniro al la Balaklava kreko.
En la jaro 1475 la urbon ekposedis la Otomana Imperio. Fine de la 18a jarcento la urbo transiris sub regadon de la Rusia Imperio. En la jaro 1787 la urbo estis vizitita de Katerino la Granda.
La urbo famiĝis internacie pro la Balaklava Batalo, kiu okazis la 25an de oktobro 1854 dum la Krimea (Orienta) milito. Dum tiu batalo sub Balaklavo pereis kelkaj centoj da britaj kavalerianoj, multaj el kiu devenis el la aristokrataj familioj.
Dum la Dua mondmilito Balaklavo estis areno de akraj bataloj inter sovetiaj kaj germanaj armeoj. Post la milito ĝi iĝis fermita (fakte, eĉ sekreta) urbo, bazo por submarinoj. Nur komence de la 90-aj jaroj de la XXa jarcento ĝi iĝis libere vizitebla, kaj de post tiu tempo ĝi iĝas ĉiam pli fama ripoz-loko.
[redaktu] Interesaĵoj
La plej interesa vizitindaĵo de la urbo estas la muzeo, dediĉita al la sekreta pasinteco de la urbo. La subteraj grotoj, kie dum la sovetia tempo estis kaŝataj la sekretaj atom-submarinoj, nun estas libere viziteblaj.
Oni supozas, ke Balaklavo (pli ĝuste - la Balaklava kreko) estas menciita en "Odiseado" de Homero.
[redaktu] Bildgalerio
[redaktu] Ligoj
La loĝlokoj de Krimeo | |||
---|---|---|---|
Urboj: |
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio |
||
Urbo-tipaj loĝlokoj: |
Aeroflotsko • Agrarno • Azovsko • Bagerovo • Beregovo • Ĉernomorsko • Foroso • Gaspro • Gvardejsko • Golubozalivo • Gresovsko • Gurzufo • Kacivelo • Kaĉo • Kirovsko • Koktebelo • Komsomolsko • Koreizo • Krasnogvardejsko • Krasnokamenko • Kujbiŝevo • Kurortno • Kurpato • Lenino • Livadio • Masandro • Mirno • Molodeĵno • Nauĉno • Niĵnegorsko • Nikito • Nikolajevko • Novofedorivko • Novoselivske • Novosveto • Novozerno • Oktjabrsko • Orĝonikidzo • Oreando • Otradno • Parkovo • Partenito • Pervomajsko • Ponizovko • Poŝtovo • Primorsko • Razdolno • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko (ĉe Jalto) • Sovetsko (Sovetska regiono) • Ŝĉebetovko • Vinogradno • Volno • Vosĥodo • Zaozerno • Zujo |